Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

ITALIO

Fremdlingvaj indikiloj provokas proteston

En la pasintece sekura kaj trankvila itala vilaĝo Arcade [arkade], en la provinco Trevizo, rimarkinde obliĝis, en la lastaj jaroj, la okazoj de ŝteloj kaj raboj. Tial la loka urbestro, Domenico Presti [doméniko présti], apartenanta al la ekstremdekstra kaj ksenofoba partio Lega Nord, decidis instaligi tridekon da televidaj kameraoj en la tuta municipa teritorio. Ili estas akompanataj de la klara indikilo Komunumo video-gardata. La fakto diskutigis, sed eĉ pli da skandalo provokis la elekto tradukigi la panelojn ne nur en la kutimajn anglan kaj francan, sed ankaŭ rumanen, albanen kaj araben.

Pluvo de akuzoj

“Mi ne komprenas la protestojn fare de enmigrintoj el Rumanio, Albanio kaj arabaj landoj. Se mi iras al fremda lando kaj vidas itallingvan skribaĵon inter multaj aliaj idiomoj, kiujn mi ne komprenas, mi ja legas ĝin tuj kaj dankas pro la prizorgado. Mi volas helpi la fremdulojn vivantajn ĉi tie kompreni la novaĵon, sendante al ili mesaĝon en ilia gepatra lingvo”, deklaris s-ro Presti por defendi sin kontraŭ la akuzoj pri rasismo, kiuj baldaŭ pluvis sur lin. “Tiuj plurlingvaj indikiloj utilas por averti la ulojn el kelkaj etnoj, kiuj plej ofte malobservas la leĝon nuntempe en nia lando, nome rumanojn kaj albanojn (inter kiuj estas multaj irrevenaj ŝtelistoj) kaj eĉ kelkajn arabojn: kiu povas dementi tiun fakton?”, aldonis la urbestro de tiu nord-itala vilaĝo, kiu nombras 4000 loĝantojn.

Parkado malpermesita

“La celo de mia agado estas simple informi, ke la loko estas kontrolata de televidaj kameraoj kaj ke neniu devas ŝteli ĉi tie, ĉar la aparato povas filmi kaj la krimulojn kaj la veturilojn, kiujn ili uzas”, li konkludis, rifuzante la akuzon esti ksenofobo. La iniciato tamen memorigas tiun de Joe Formaggio [ĝo formaĝo], urbestro de la komunumo Albettone, en la sama regiono Veneto, kiu fotigis sin dum li plantis en la lokaj bedoj apartan panelon pri “parkado malpermesita”, ironie direktitan al ciganoj. “Ĉi tiu estas la donaco, kiun nia municipo volas fari hodiaŭ al tiuj personoj”, deklaris Formaggio, elektante ne hazarde la internacian tagon dediĉitan al la nomada kulturo.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio