Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OPINIO

Usono unue kaj libera komerco

Sub la devizo Usono unue! agadas la usona prezidanto, Donald Trump. Tuj post sia enoficiĝo ĉi-januare, li anoncis adiaŭon al la interkonsento pri Trans-Pacifika Partnereco (TPP), akceptita de 12 landoj. Li anoncis ankaŭ, ke li reintertraktos kun Kanado kaj Meksiko pri Nord-Amerika Liber-Komerca Asocio (NALKA). Plie, la registaro de Trump deklaris, ke Usono povus ignori certajn decidojn de Monda Organizaĵo pri Komerco, se tiuj decidoj atencus la usonan suverenecon.

TPP

La celo de TPP estis, teorie, krei grandegan zonon, kie entreprenoj libere kaj justece konkuradu tiel, ke la ekonomia kresko kaj bonstato de tiu zono rapide antaŭeniru. La sumo de MEP (malneta enlanda produkto) en la zono kovras preskaŭ 40 % de la tuto en la mondo, sed Ĉinio kaj Koreio ne partoprenis.

Oponado

Tamen en Japanio opoziciaj partioj kaj organizaĵoj de agrikulturistoj, fiŝistoj kaj konsumantoj kritikis kaj protestis kontraŭ TPP, insistante, ke la interkonsento plej favoros la transnaciajn firmaojn kaj minacos la vivon de la civitanoj en preskaŭ ĉiuj aspektoj. Saman opinion esprimis Ralph Nader, konata gvidanto de usona movado de civitanoj.

Ĉu la oponantoj estu kontentaj?

Nu, ĉu tiuj oponantoj de TPP ĝoju pri la eliĝo (efektiva detruo de la interkonsenta kadro mem) de Usono? Tute ne! Male, anstataŭ multflanka traktado, Usono preferos duflankan traktadon, kaj eventuale altrudos siajn nepravigeblajn postulojn. Eble la unua batalkampo estos la aŭtomobila industrio.

Jam dum la elekta kampanjo, Trump kritikis Japanion, dirante: “Estas maljuste, ke usonanoj aĉetas japanajn aŭtojn, sed usonaj aŭtoj ne vendiĝas en Japanio.” Fakte, usonaj aŭtoj ne vendiĝis, kaj pasintjare Ford Motor Company rezignis vendadon de siaj aŭtoj, kaj eliris el la japana merkato. Ĉu ekzistas barilo kontraŭ usonaj aŭ alilandaj aŭtoj? Verdire, la japana dogantarifo por aŭtoj estas nulo, dum la usona tarifo por japanaj aŭtoj estas 2,5 %. En ambaŭ landoj konsumantoj libere elektas kaj aĉetas aŭtojn laŭ iliaj kvalito kaj prezo. Japanoj, se eblus, ŝatus aĉeti germanajn aŭtojn, rigardante ilin kiel bonkvalitajn kaj kiel simbolon de socia rango.

Nebrideblaj transnaciaj firmaoj

Ankaŭ en aliaj kampoj Usono trudeme proponos forigi regulojn kaj rimedojn, kiuj protektas la sanon, sekurecon kaj ekologion de la civitanoj, sed kiujn ĉefe usonaj transnaciaj firmaoj rigardas kiel barilojn kontraŭ siaj senbridaj agadoj.

Ekzemple, reguloj pri agrokemiaĵoj, pesticidoj, nutraĵaj aldonaĵoj kaj genetike modifitaj organismoj estos atakitaj de tiuj transnaciaj kemiaj kaj farmaciaj firmaoj. La potencaj premgrupoj celos la japanan publikan sanasekuron kun intenco entrudiĝi en la programon. Ankaŭ aranĝoj kaj programoj pri patentoj, aŭtoraj rajtoj, medicino, laborkondiĉoj, mediprotektado k.a. estos celataj.

Arbitracio anstataŭ kortumo

La plej grava problemo, tamen, estas la mekanismo por finaranĝi disputojn inter privataj investantoj kaj ŝtatoj (angle: ISDS, Investor-state dispute settlement). Laŭ tiu mekanismo, investantoj povas persekuti ŝtatojn por monkompenso pro tio, ke tiuj ŝtataj leĝoj, reguloj aŭ politikoj limigas iliajn liberajn agadojn kaj antaŭvidatajn profitojn. Proceduroj okazas per arbitracio anstataŭ kortumo. Spertoj de NALKA kaj aliaj similaj interkonsentoj montras, ke en multaj kazoj transnaciaj (ĉefe usonaj) firmaoj venkas.

Aliaj problemoj

Tiuj problemoj kaj minacoj de TPP al la civitanoj validas ankaŭ por TPKI (Transatlantika Partnereco pri Komerco kaj Investado), kiu estas ankoraŭ traktata inter Usono kaj Eŭropa Unio, celante krei grandan liberan komerc-zonon. (Vd. “Ĉu ni devas timi TTIP”, Monato 2014/8-9, p. 19-20). Ŝajnas, ke prezidanto Trump volas nuligi ĉiun kadron, kiun eksprezidanto Obama (kun)kreis, ne pro la intereso de usonaj civitanoj, sed, ŝajne, pro la intereso de usonaj transnaciaj firmaoj kaj premgrupoj, kiuj per abunda mono havas grandan influon sur la registaron. Ĉu la registaroj de Eŭropa Unio, Kanado, Meksiko, Japanio k.a. povos defendi sian suverenecon kaj siajn popolojn?

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio