Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

ASTRONOMIO

Tera ĝemelo

Multaj homoj scivolas, ĉu ili iuloke havas sekretan dunaskiton, kies ekziston la gepatroj ĉiam kaŝis pro diversaj kialoj. Lastatempe ŝajnas, ke la tero mem povas havi unu aŭ plure da ĝemeloj en neforaj regionoj de la kosmo.

Post la anonco, farita de eŭropaj fakuloj fine de februaro 2017, pri la trovo de sep planedoj similaj al la tero (situantaj ĉirkaŭ la stelo Trappist-1) usonaj astronomoj ja malkovris kroman planedon similan al la nia. Ties distanco de la tero? “Apenaŭ” 39 lumjaroj.

Montoj

Ĝi estas bone rekonebla kaj orbitas apud stelo el la konstelacio Baleno: oni opinias, ke ĝi potenciale kapablas gastigi iajn vivformojn. La radiuso de la tera ĝemelo estas 1,4-obla de tiu de nia globo, dum ĝia maso estas 6-foje pli granda. Ĝi estas plena de montoj, samkiel la tero, kaj verŝajne havas eĉ atmosferon. Ĉu tio sufiĉas por ebligi vivon tian, kia ni konceptas ĝin? “Al idoj juĝ’ malfacila”!

Roberto Pigro

redaktoro de la rubriko Scienco kaj ofta kunverkanto