Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

SOCIO

Viĝikor — asocio luktanta kontraŭ koruptado

Koruptado estas tutmonda plago. En multaj landoj, ekzemploj de koruptado abundas je multaj niveloj. Tamen pli kaj pli da civitanoj opinias, ke koruptado ne estas neevitebla. En multaj lokoj tra la mondo — ekzemple en Ukrainio, Grekio, Hispanio, Portugalio, Meksiko, arabaj landoj, Barato kaj Ĉinio — multaj reagas kontraŭ koruptado. La movado organiziĝas kaj mondskale kaj loke, en ĉiu lando.

En Provenco

En Francio, en Provenco, Vigicor [viĝikór] estas asocio, kiu celas disvolvi la lukton kontraŭ koruptado, atencoj kontraŭ honesteco kaj fraŭdo per ĉiuj leĝaj rimedoj inkluzive preventadon kaj juran persekutadon. La asocio zorgas pri ĉiuj aspektoj de la lukto kontraŭ koruptado pere de kvar polusoj: jura, instrua, rega de registaroj kaj komunika.

Simpozio

La lasta simpozio de la asocio okazis la 24an de septembro 2016. La simpozio ebligis plurfakan debatadon inter universitatanoj kaj praktikantoj el la tuta mondo pri la efiko de koruptado sur la ekonomian vivon. La dua parto de la tago enhavis atestadon de entreprenuloj, kiuj enkondukis en siaj organizaĵoj rimedojn por preventi korupton. La tuta simpozio estis malfermita al la publiko.

La prelegantoj unue konstatis la malrapidecon de la internaciaj procezoj celantaj luktadon kontraŭ korupto. La konvencio de OEKE (Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo) pri la lukto kontraŭ koruptado, kiu ekvalidis la 29an de septembro 2000, estis rezulto de 20 jaroj da intertraktadoj. Bedaŭrinde, la efiko de tiu akordo estas limigita al la ŝtatoj, kiuj membras en OEKE.

En Eŭropa Unio

Ankaŭ Eŭropa Unio agadas en la kampo de atencoj kontraŭ honesteco. La Lisbona Traktato anoncis la principon de eŭropa prokura kortumo, kiu ebligos pli efikan luktadon kontraŭ internacia kaj loka koruptado. Malgraŭ tiu decido, la prokura kortumo ankoraŭ ne ekzistas. Krome, la Unio devigas unuformigon de la naciaj leĝaroj, kio permesas notindan progreson en la sfero de luktado kontraŭ koruptado. Ekzemple, en Francio la leĝo de junio 2016 pliigis la socialan kaj socian respondecon de entreprenoj kaj aldonis novajn leĝajn devigojn kaj punojn. Cetere, tiuj leĝoj kreas agentejon por kontraŭkorupta lukto, kiu havos povon por trakti kaj puni entreprenojn kulpajn pri korupto.

En la privata sektoro

Krome, oni konstatis, ke temoj rilataj al kontraŭkorupta lukto estas precipa zorgo de la privata sektoro. Tial disvolviĝas internaj programoj por efike lukti en la entreprenoj kontraŭ korupto kiel socia plago. Cetere, interkonsento pri etikaj normoj estas efektivigita fare de entreprenoj por forigi koruptajn uzojn de riskemaj merkatoj.

Thierry Spanjaard

korespondanto de Monato en Francio

[FORIGITA!: bildo]

Jean-Claude Roger, prezidanto de Vigicor, celas disvolvi la lukton kontraŭ koruptado.