Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Hobio

PROJEKTO

Interŝanĝi bildkartojn

Poŝtkarta krozado, angle postcrossing, estas nemultekosta hobio. Se vi aliĝus al la projekto, vi perpoŝte ricevus bildkartojn el la tuta mondo laŭ takto, kiun vi mem difinas.

La bildkarta interŝanĝo funkcias jene: kiam poŝtkarto alvenas, vi registras ĝin per ĝia kodo en la reto. Se vi deziras, vi sendas mesaĝeton al la nekonata sendinto. Ties foton kaj profilon vi povas facile trovi en la reto, se tio interesas vin. En sia profilo la membro rakontas pri si mem, pri siaj loĝloko, ŝatokupoj kaj preferataj kartoj.

Ĉiu membro havas en la retejo “muron”, sur kiun li metas fotojn de la bildo-flanko de la ricevitaj kartoj. Apude aperas flageto de la lando, el kiu la karto venis kaj kaŝnomo de la sendinto. Tiun bildaron oni povas trarigardi ankaŭ kiel ŝanĝiĝantan ekspozicion.

Dum la krozado la partoprenanto en la projekto petas adreso(j)n, al kiu(j) li sendu bildkarton kun la disponigita kodo. La kodo indikas la landon de la sendanto. Se la sendanto unue konatiĝus kun la profilo de la adresato en la reto, li scius kiajn poŝtkartojn tiu dezirus ricevi. Tamen oni ne rajtas postuli aŭ mendi kartojn kaj poŝtmarkojn pri specifaj temoj. Necesas obei ankaŭ kelkajn regulojn pri bona konduto.

Amuza blogo

Du personoj, loĝantaj en Portugalio prizorgas la retpaĝojn de la poŝtkarta krozado. Ili havas volontulajn helpantojn en Finnlando, Nederlando, Portugalio kaj Usono. La retejo faras ankaŭ statistikon: en kiuj landoj troviĝas membroj kaj kiom da ili estas, kiom da tagoj la kartoj bezonas por atingi la adresaton, kiel aktivaj estas la membroj en la bildkarta interŝanĝo. La retejo publikigas mapojn kun distancoj inter sendanto kaj ricevanto.

La blogo “Malgrandaj poŝtistoj” estas amuza. Ĝi konsistas el fotoj kaj raportoj pri lokoj, vizititaj de la “poŝtistoj”. Laŭ la publikigitaj fotoj ili estas du pupetoj miniaturaj, iom similaj al la danaj figuroj de la ludo Lego. La figuroj mem pozas kelkfoje en realaj fotoj en la blogo. Antaŭ nelonge la “poŝtistoj” vizitis plurajn lokojn en la sveda urbo Uppsala, de hejmoj kaj kafejoj ĝis hospitalo, preĝejo kaj lernejo. Antaŭe ili vizitis Rumanion.

Por la poŝtkarta krozado oni bezonas konekton al la reto kaj fotilon aŭ lertan telefonon por foti la kartojn kaj surmurigi ilin en retpaĝo. La angla lingvo estas bezonata por la interretaj kontaktoj inter la membroj. Tamen ili rajtas uzi ankaŭ alian komunan lingvon. Estus interese ekscii, ĉu Esperanto estas inter la lingvoj, posedataj de la membroj.

Raita Pyhälä

korespondanto de Monato en Finnlando