Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

PACO

Pacema italino premiita

Giuseppina Nicolini [ĝuzepina nikolini], de 2012 urbestrino de Lampeduzo — eta insulo inter norda Afriko kaj Sicilio — ĉi-jare ricevis la premion Houphouet-Boigny pro sia granda humaneco kaj daŭra engaĝiĝo en la mastrumado de la enmigra krizo.

Spite al multaj malfacilaĵoj ŝi laboris por la integriĝo de la rifuĝintoj, ĉe la marbordoj de Lampeduzo kaj en aliaj lokoj de Italio.

SOS Méditerranée

La premion ĉiujare aljuĝas Unesko al homoj agintaj por la paco. Ĉi-foje ricevis ĝin ankaŭ la franca organizaĵo SOS Méditerranée pro helpado al multnombraj migrantoj kaj rifuĝintoj, kiuj riskis sian vivon en Mediteraneo.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio