Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

DIPLOMATIO

Alta posteno por Slovakio

Slovaka diplomatino en aprilo ekfunkciis kiel ĉefo de la Ekonomia Komisiono por Eŭropo en Ĝenevo, laŭ anonco de António Guterres, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La 58-jaraĝa Oľga Algayerová [algajerova] parolas kvar lingvojn, kaj ŝi laste laboris kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro kaj konstanta reprezentanto de Slovakio ĉe internaciaj organizaĵoj en Vieno.

Ŝi havas pli ol 20-jaran sperton en la kampo de eksterlanda komercado kaj diplomatio, kaj estas esperoj, ke la multflanka oficistino multe kontribuos al la regiona ekonomia disvolviĝo.

Estintaj estroj

Ankaŭ la slovakoj Brigita Schmögnerová [ŝmegnerova] — eksa ministrino pri financo (2002-2005) — kaj Ján Kubiš [jan kubiŝ] — eksa ministro pri eksteraj aferoj (2008-2010) — estis ĉefoj de tiu Ekonomia Komisiono, kiu estas unu el la kvin regionaj komisionoj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio