Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La nombro de la kulturataj terpecoj en la itala duoninsulo malkreskis je 28 % dum la lastaj 25 jaroj. Kulpas pri ĉi tiu situacio la daŭra kaj nehaltigebla disvastiĝo de cemento, siavice ligita al la iompostioma elmigrado el la kamparo al la urboj.
La areoj nuntempe kulturataj en Italio egalas proksimume 12,8 milionojn da hektaroj. Ili ŝajnas multaj unuavide, sed tute ne eblas konsideri ilin sufiĉaj, laŭ oficiala komunikaĵo disdonita de la agrikultura organizaĵo Coldiretti okaze de la Tago de la Tero, la 22a de aprilo.
Pli da kulturado estas sinonimo, sciigas Coldiretti, de pli altnivela gastronomio. Aldone ĝi kontraŭbatalas la median defalon kaj notinde malpliigas la tiel nomatan hidrogeologian riskon, tio estas la terglitadoj kaj inundadoj. Ili minacas 88,3 % el la italaj komunumoj kaj ĉiujare frapas multajn regionojn, ĉefe Sicilion, Ligurion, Kampanion kaj Toskanion, kun nekalkuleblaj damaĝoj kaj ne maloftaj viktimoj.
La italaj municipoj ne ĉiam konscias pri la gravaj problemoj, kiujn ili povus alfronti sekve de la senarbiga emo kaj de la seninterrompa eliminado de bedoj, parkoj kaj ĉiuspecaj verdaj areoj, kio ofte okazas nur por krei spacon por novaj konstruaĵoj, parkejoj, superbazaroj kaj komercaj centroj.
Cristina Casella
korespondanto de Monato en Italio