Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

Arto

Monda Muzeo kaj Boa Mistura en Vieno

La Etnologia Muzeo en Hofburg (iama imperiestra palaco) iĝas Monda Muzeo per alikonstruado, kiu daŭros ĝis la aŭtuno de la jaro 2017.

La provizora kaŝbarilo, kiu estas 95 metrojn longa kaj tri metrojn alta, estas kolorigita de la arto-grupo Boa Mistura (bona miksaĵo) kun la celo beligi la aspekton kaj akcenti la identecon de la loko.

La hispana grupo realigis projektojn premiitajn en multaj landoj: Sud-Afriko, Usono, Britio, Brazilo, Meksiko, Kartvelio, Alĝerio, Norvegio, Serbio kaj Panamo, kaj ĝiaj artaĵoj videblas precipe en publikaj spacoj.

Moktezuma sonĝo

La nuna kolorartaĵo iĝis “sonĝa vojaĝo inspiriĝinta de la kultura heredaĵo el diversaj regionoj de la mondo”. Modelo estis la brilantaj koloroj de la fama pluma krono de la azteko Moktezumo, kaj formoj de artefaktoj de la Maorioj (Nov-Zelando).

Unu el la plej malnovaj kolektoj de la Monda Muzeo baziĝas sur la esplorvojaĝoj de la brito James Cook [ĝejmz kuk] (1728-1779). La 238 objektojn oni aĉetis en 1806 dum aŭkcio en Londono, kaj kelkaj partoj de la bunte pentrita barilo aludas la objektojn de tiu kolekto.

La nomo Moktezumo — en kelkaj lingvoj Montesuma — signifas “li rigardas malgajege kiel princo” en la naŭatla, unu el la aztekaj lingvoj.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio

[FORIGITA!: bildo]

La fama pluma krono de la azteko Moktezumo inspiris la artogrupon. Foto: WELTMUSEUM

[FORIGITA!: bildo]

La provizora kaŝbarilo estas pentrita de la arto-grupo Boa Mistura. (www.boamistura.com) Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La kaŝbarilo beligas la aspekton kaj akcentas la identecon de la loko. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La Etnologia Muzeo en Hofburg iĝas Monda Muzeo. (www.weltmuseumwien.at) Foto: WALTER KLAG