Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INTERNACIA KRIMO

Mistero solvota?

Dum sia vojaĝo en Egiptio la 28an-29an de aprilo 2017, la papo Francisko, kvankam ne precizigante, ĉu li parolis pri tio kun la egipta prezidanto Al-Sisi, asertis, ke Vatikano ja agis iamaniere por solvi la misteron pri la murdo de la itala civitano Giulio Regeni [ĝuljo reĝeni].

Torturo kaj murdo

Giulio Regeni estis 28-jara italdevena sociologo, kiu malaperis la 25an de januaro 2016, dum li estis enketanta por la universitato de Cambridge pri la sendependaj egiptaj sindikatoj. Oni trovis lin mortigita en Kairo la 3an de februaro 2016, kaj la nekropsio je lia kadavro evidentigis, ke la junulo spertis longan torturadon. Oni trovis hematomojn, kiuj estis verŝajne rezultoj de brutalaĵoj kiel klabofrapoj, piedaj kaj pugnaj batoj. Aldone estis konstatitaj ostaj frakturoj: sep rompitaj ripoj; ĉiuj manfingroj kaj piedfingroj frakturitaj kaj aliaj traŭmatoj eĉ ĉe la kruroj, brakoj kaj skapoloj; multoblaj vundoj faritaj per tranĉilo kaj aliaj eble faritaj per razilo; brulvundoj sur la tuta korpo. Trafite de cerebra hemoragio, Giulio Regeni mortis pro la rompo de kolvertebro.

Egipta registaro silentas

La malapero de la esploristo kaj lia posta morto kreis grandan emocion en Italio: la egipta registaro fakte neniam kunlaboris kun la itala por determini, kiuj estis la murdintoj de Regeni, kaj ĝi rifuzis doni informojn ĉi-rilate al la italaj enketistoj. La egipta ministerio pri internaj aferoj, en marto 2016, anoncis la morton de kvin rabistoj dum interpafado kun la polico kaj ke, en la hejmo de unu el ili, oni trovis la identigilojn de la itala esploristo. Evidentiĝis, tamen, ke la rabistoj estis uzitaj kiel “propekaj kaproj”, sur kiujn la registaro decidis faligi la kulpon pri la murdo de Regeni. Estas konate, ke Regeni estis denuncita al la polico fare de la ĉefo de la kolportistoj, nome Muhammad Abdallah, kiu insiste asertis, ke la italdevena esploristo estis spiono mortigita de “fremdaj agentoj”.

Ĉu la silentomuro rompiĝos?

La familio neniam rezignaciis kaj, male, postulis scii la veron pri la morto de la junulo, malgranda sed ŝajne ĝena peono ene de la egipta politiko kaj de la rilatoj (ankaŭ ekonomiaj) inter Egiptio kaj Italio. Ĉu la interesiĝo de Vatikano rompos la silentomuron?

Massimo Ripani

korespondanto de Monato en Rusio