Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Antaŭ nelonge la biblioteko de Saint-Etienne [sentetjén], Francio, ricevis pakaĵon liveritan de la poŝtoficejo. Stranga afero: ĝi enhavis libron ne konatan en la biblioteka reto.
Laŭ la titolo la temo ne estis vere malserioza: La logiko kaj ĝia historio, de Aristotelo ĝis Russell de profesoro Robert Blanché. Post kelkaj sekundoj, la laboristino malkovris, ke la libro ne havas la necesan strikodon, kvankam tiun sistemon de libro-rekonado oni tie uzas jam dum pli ol 20 jaroj!
La mistero klariĝis per ne subskribita mesaĝo dorse de slipeto inter du paĝoj: “Gesinjoroj, mi fine redonas al vi la libron, kiun mi depruntis en 1986. Bonvolu ne imputi al mi la makulojn sur la paĝo 270. Mi dankas pro via komprenemo.”
Kvankam la libro ja apartenas al la biblioteko, kiel asertas la stampil-spuro sur la lasta paĝo, oni ne scias, ĉu la libro estos denove surbretigita. “Kun tiu enua enhavo ne estas mirige, ke la leginto bezonis tiom da tempo por legi ĝin!” ĝoje komentis bibliotekisto.
Pierre Grollemund
korespondanto de Monato en Francio