Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la kunteksto de la artikolo Fulmrapida maratono (Monato 2017/05, p. 18-20) mi volus rimarkigi, ke la antaŭan jaron mi legis la interesan libron Historio de kurado (norvege Løping, en verdenshistorie), kiun verkis la norvega etnologo Thor Gotaas. Li eksplikas, kial niaj antaŭuloj amis kuradon kaj maratonon. Tio validas ankaŭ por nia generacio. Mi mem kuris kelkajn maratonojn kaj la sento de feliĉo kaj ĝojo en la celloko estas neanstataŭebla. Hodiaŭ multaj kuras minimaratonojn, duonmaratonojn kaj tutajn maratonojn por propra plezuro kaj memkompreneble ankaŭ por sia sano. Pli ol 800 urboj en la mondo okazigas ĉiujaran maratonon. La plej grandan organizas Bostono. Sekvas Novjorko kaj Londono. Do, multaj kurantoj, sed malmultaj rekorduloj. Rompi la rekordon sub la limo de du horoj estas grandega defio, kiun povos atingi nur juna sportisto kun favora genetika profilo, ne amatora kuranto.
Julius Hauser
Slovakio