Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Se vi estis en Romo inter la 5a de majo kaj la 27a de aŭgusto, espereble vi ne maltrafis la okazon viziti vere specialan kaj interesan ekspozicion. Ĝin gastigis la tiel nomata Complesso del Vittoriano, en la centro de la itala ĉefurbo. Kvindek ĉefverkoj, multaj el kiuj estis tiucele alpruntitaj el la tuta mondo, montris la 50-jaran karieron de Fernando Botero, eklektika artisto, kies arta agado komenciĝis fine de la 1950aj jaroj kaj ankoraŭ sukcese daŭras. Eblis tie sperti kaj eniri “sonĝan, fantazian, fablan dimension, kie forte percepteblas la eĥo de la nostalgio kaj de iu mondo, kiu ne plu ekzistas aŭ estas nun dissolviĝanta” (el la oficiala retpaĝaro de la ekspozicio).
Volumeno, volupteco, diverskoloreco: necesas ĉi tiaj terminoj por priskribi la distingajn signojn de la verkoj de la majstro Botero, konata pro siaj mutaj naturoj, pro la larĝmezuraj formoj de liaj portretoj: portretoj, kiuj prias ĵonglistojn, toreistojn, sed fojfoje havas rilaton ankaŭ al religiaj figuroj (Jesuo Kristo, la Virgulino) kaj kompreneble ne nur.
Kio estas pentraĵo? Laŭdire de la 75-jaraĝa aŭtoro, kiu devenas de Kolombio, sed jam ŝajnas bone integriĝinta ene de la itala socio danke al la pluraj vojaĝoj tie plenumitaj (li parolas la lokan lingvon kaj allasis plurajn intervjuojn al la itala gazetaro), temas esence pri aparta ritmo, konsistanta el serio da buntaj volumenoj. Tio, kio karakterizas lian pentrarton, ja estas la nekutima dilatiĝo, kiun spertas la subjektoj. Ili akiras strangajn formojn, preskaŭ superrealajn. Sed tio estas necesa paŝo por komprenigi la bezonon de koloro en liaj verkoj. La artisto montras sin esence malproksima de la personoj, kiujn li pentras. Kaj ĝuste tiu ĉi malvarmeco malaperigas, en tiuj homoj, la moralan kaj psikologian dimensiojn. La rigardoj ŝajnas perdiĝintaj en la vakuo, la okuloj ne “batas”, kvazaŭ ili observus ion sen vere tion rigardi.
Ekster la konstruaĵo, kie okazis la plurmonata ekspozicio, en la koro de la Eterna Urbo, atendis la vizitantojn loga ĉevalo kun brido. Ni ne parolas memkompreneble pri besto preta galopi kun turistoj, sed pri tre granda skulptaĵo el bronzo, elektita de Botero por bonvenigi la publikon kaj indiki la sidejon de tiu — vere unika — arta okazaĵo.
Pli da informoj, itale kaj angle, haveblas ĉe: http://www.ilvittoriano.com/mostra-botero-roma.html.
Roberto Pigro
korespondanto de Monato en Italio