Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Estas facile primoki Trump kaj liajn subtenantojn, kiuj ofte ne kredas, ke klimatŝanĝiĝo eĉ okazas, sed la problemo en Usono estas multe pli profunda. Oni bezonas aŭton por iri ien ajn en la plejparto de la lando, kaj nur la grandegaj urboj ĉe la okcidenta marbordo nuntempe dediĉas menciindan kvanton da mono al busoj kaj trajnoj. (Eĉ en mia maldekstrema urbo, Seatlo, multaj kredas, ke ne justas la aŭtimpostoj, kiuj financas la pligrandigon de la metroa reto.) Loĝi pli dense estos neevitebla parto de ia ajn solvo de klimatŝanĝiĝo, sed tiuj, kiuj metas ŝildojn en la gazonojn por konfesi sian kredon je la scienco, kontraŭas eĉ dufamiliajn domojn pro zorgoj pri la “kvartala karaktero”. La lastatempaj agoj de Trump simple spegulas la ĝeneralan sintenon de la usonanoj: eĉ se klimatŝanĝiĝo okazas, ekzistas pli prizorgindaj aferoj. La mondo urĝe bezonas alian estron en ĉi tiu fako por eviti katastrofon.
Nikvo Woods
Usono