Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉu nia mondo pli rapide pereos, ĉar Trump nuligis la Interkonsenton de Parizo? Laŭ mi ne. La plimulto de la homoj ne interesiĝas pri tio. La minoritato, kiu estas informita kaj konscias pri la problemoj, kutimas tuj protesti se iu interveno necesa por la vivmedio riskas iel limigi la propran vivkomforton. Rezulte: apenaŭ io okazas. Estas ja, ekzemple, striktaj reguloj pri emisioj de toksaj gasoj, sed la manipulado fare de aŭtomobilfabrikantoj pruvas, ke facilas trompi la kontrolinstancojn. Anstataŭ dum tagoj skribi pri ordinara tajperaro (“covfefe”) la gazetaro silentu pri Trump kaj havigu al ni fidindajn informojn pri la medio. Eŭropa Komisiono serioze pripensu kelkajn siajn decidojn, kiuj multe kostas, sed malmulte (aŭ absolute ne) utilas al la medio.
Roland Rotsaert
Belgio