Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Trump kaj la klimato (5)

Bedaŭrinde Trump ŝajnas ne konscii pri la graveco de la Interkonsento de Parizo. Tamen ne estas nura opinio, ke la danĝero pri inundoj daŭre pliiĝos estontece. Antaŭ la mezo de ĉi tiu jarcento ili plej verŝajne estos eĉ duobliĝintaj. Tion sciigis fidinda esploro eldonita de la Instituto pri Mediaj Studoj de Amsterdamo pri la tiel nomata hidrogeologia risko en Eŭropo. Nepras do observado de la menciita priklimata interkonsento, per kiu 195 landoj devontigas sin limigi la tergloban varmiĝon je maksimume 2o C por eviti verajn katastrofojn. La ĉefa danĝero estas la eligadoj de gasoj, kiuj kaŭzas la forcejan efikon. Ili jam pliiĝis je preskaŭ 50 % ekde 1990. Jen la kialo de la planeda varmiĝo kaj la plej serioza minaco por la supervivo de la homaro (inkluzive tiun loĝantan en Usono). Ĝis kiam oni intence fermos la okulojn antaŭ tiel maltrankviliga realo?

Roberto Pigro

Kipro