Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ne jupoj sed kulotoj

Ial miksiĝis virinaj kaj viraj vestoj en mia artikolo Somermeza festo (Monato 2017/06, p. 26). Kompreneble la nacia kostumo de la finninoj konsistas el jupo, bluzo kaj veŝto, dum la kostumo de viroj konsistas el kuloto, ĉemizo kaj veŝto kun tranĉilo ĉe la zono.

Raita Pyhälä

Finnlando