Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Stranga aserto

La aserto, ke arabdevenaj vortoj atingis Kubon kun enmigrintoj el arabeparolantaj landoj (Monato, 2017/06, p. 20-21) estas iom stranga. La cititaj ekzemploj aspektas kiel “normalaj” hispanaj vortoj kun araba deveno, do ne nur elementoj de la loka kuba dialekto.

Martin Purdy

Nov-Zelando