Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ITALIO

Pliiĝas solaj ne-plenaĝaj kaj inaj enmigrantoj

Inter januaro 2011 kaj decembro 2016 alvenis al Italio entute 62 672 neplenaĝuloj, kiujn neniu adolto akompanis. Ili devenis precipe de Eritreo, Egiptio, Gambio, Somalio, Sirio kaj Niĝerio. La nombro estas aparte rimarkinda, ĉar pasintjare la solaj neplenaĝuloj estis nur 17 % de la sumaj enmigrantoj.

Infanoj kaj perforto

Obliĝas ĝenerale inter la rifuĝintoj la procentaĵo de solaj infanoj sub 14-jaraj, samkiel la kvanto de knabinoj kaj junulinoj. Tiuj ofte spertas perforton dum la vojaĝo; vojaĝo ĉiam plena de espero, sed ofta risko estas direktiĝi al prostituado, kiam ili atingas la italan duoninsulon.

Nevidebluloj

Krom la suprajn homajn kategoriojn, oni devas konsideri la ĉeeston ankaŭ de tiel nomataj “nevidebluloj”. Temas pri migrantoj, kiuj kaŝe transiras al aliaj pli nordaj landoj por klopodi kuniĝi kun siaj familianoj, sed kelkfoje ili denove fariĝas viktimoj de senskrupulaj uloj, kaj tiel daŭras kaj kompletiĝas la propra drameca “eliro”.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio