Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Tri slovakaj urboj testas novan projekton: “inteligentajn” elektronikajn benkojn por civitanoj.
La benkoj havas multajn avantaĝojn: Eblas ŝargi poŝaparatojn per du USB-konektiloj kaj ankaŭ sendrate. Disponeblas vifia konekto kaj informoj pri la loka vetero. En distanco de kvar metroj Interreto estas alirebla la tutan tagon. Oni registras ĉiutage por ĉiu benko, kiom da homoj ĝin uzas.
Sunpaneloj produktas ĉirkaŭ cent vatojn por garantii daŭran funkciadon, grandparte sendepende de la vetero. La bazo de ĉiu benko estas bele lumigata, kio ebligas dumnoktan uzadon.
Ne-rompebla sekurecvitro protektas la benkojn kontraŭ malbona vetero kaj vandalismo. La fortika objekto eltenas pezon de pli ol mil kilogramoj.
Oni atendas, ke la projekto sukcesos, kaj ke iom post iom la uzado vastiĝos en tuta Slovakio.
Julius Hauser
korespondanto de Monato en Slovakio
[FORIGITA!: bildo]
La sunpaneloj de la benkoj produktas ĉirkaŭ 100 vatojn. Foto: SONA HAUSEROVA
[FORIGITA!: bildo]
Ĉiu benko registras la kvanton de homoj uzantaj ĝin. Foto: SONA HAUSEROVA
[FORIGITA!: bildo]
La benkoj ebligas konekton al Interreto kaj ŝargi poŝaparatojn. Foto: SONA HAUSEROVA
[FORIGITA!: bildo]
Tri slovakaj urboj testas modernajn benkojn por civitanoj. Foto: SONA HAUSEROVA