Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

VIENO

Turo kontraŭ urba aspekto

Turo alta 66 metrojn eble ne estas sensacio en Novjorko aŭ Pekino, sed jes en Vieno, kies historia centro kaj proksima ĉirkaŭaĵo estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Investisto planas konstruigi altan turoforman luksan loĝdomon proksime de la urba centro, en loko nun okupata de la malkonstruota hotelo InterContinental (oni konstruis ĝin de 1961 ĝis 1964, aktuala alteco 39 metroj).

Vienanoj rezistas

En Vieno neniu projekto realiĝas sen vasta antaŭa diskutado inter la komunumaj reprezentantoj kaj la civitanoj, sed en tiu ĉi okazo oni prezentis la jam pretigitan projekton sen eblo pridebati ĝin. Tial multaj manifestacioj, kolektadoj de subskriboj kaj aliaj iniciatoj celis almenaŭ malaltigi la “monstran” monotone rektangulan turon. Multaj homoj kontraŭas ankaŭ la malgrandigon de la tre ŝatata sketejo, kiu de la jaro 1901 troviĝas en la spaco celata de la nuna projekto.

La konstruado laŭplane komenciĝos en la jaro 2020, kaj la nuna hotelo restos malfermita ĝis la fino de 2019.

Unesko

La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el objektoj kreitaj de la homo (Monda Kulturheredaĵo) kaj naturaj objektoj (Monda Naturheredaĵo), kiuj meritas specialan protektadon surbaze de konvencio de Unesko pridecidita en 1972 en Stokholmo kaj valida ekde 1975. La 6an de julio en sia 41a sesio en Krakovo la Komitato de la Monda Heredaĵo enskribis la historian centron de Vieno en la Liston de la Monda Heredaĵo en Danĝero, kromnomata la Ruĝa Listo de la Monda Heredaĵo.

La baldaŭ ne plu aktiva urbestro de Vieno Michael Häupl [míĥael hojpl] deklaris, ke Vieno ne bezonas la titolon “mondheredaĵo”, kaj ke ne venos malpli da turistoj (ne tur-istoj!) pro nur unu malbela turo.

Ruĝ-verda tur-batalo

La verduloj, kiuj de 2015 konsistigas regantan koalicion kun la socialdemokratoj, kunsidis por decidi, ĉu ili estas por aŭ kontraŭ la tur-projekto. La plimulto estis kontraŭ, sed la estrino de la verduloj, la grekdevena Maria Vassilakou, ne akceptis tion kaj diris, ke la verdaj parlamentanoj povas voĉdoni kiel ili volas. La fina rezulto de la voĉdonado estis 51 por la projekto kaj 46 kontraŭ. Tri verduloj forlasis la parlamentejon antaŭ ol alveni al decido.

Granda investsumo

La investota sumo estas 211 milionoj da eŭroj, i.a. 121 milionoj por nova hotelo, 57 milionoj por la 66-metrojn alta turo — kie estos nur luksaj loĝejoj — kaj 27 milionoj por la asocio, kiu havas sketejon en tiu spaco. Disponeblos 4200 laborpostenoj dum nur kelka tempo, sed la urba aspekto de Vieno restos damaĝita por longa tempo.

En junio 2017 la aŭstra Unesko-komisiono deklaris, ke ĝis la 1a de februaro 2018 oni faru “paŝojn en la ĝusta direkto”, por ke ne sekvu nuligo de la titolo “Monda Kulturheredaĵo”.

Renate kaj Walter Klag

korespondantoj de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

Manifestaciantoj montras per slogan-rubando, kiel la nova projekto damaĝos la vienan urban aspekton. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La novaj konstruoj aliigos la pejzaĝon. Foto: WALTER KLAG