Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

UNUIĜINTAJ NACIOJ

Diplomatia posteno por Slovakio

Fine de majo, la slovaka ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Miroslav Lajčák [lajĉak], estis elektita prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Li anstataŭos la fiĝian diplomaton Peter Thompson. Lajčák transprenos la postenon la 12an de septembro 2017 kaj okupos ĝin unu jaron.

Lajčák, 54-jaraĝa, komencis sian karieron en la diplomatia servo de Ĉeĥoslovakio. Li studis en la moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj kaj parolas naŭ lingvojn. Lajčák laboris kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro en Japanio, Jugoslavio, Albanio kaj Makedonio. Li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la jaroj 2009-2010; la ĝisnunan postenon de eksterlanda ministro li okupas ekde 2012. Li laboris ankaŭ kiel plenuma direktoro de Eŭropa Servo por Ekstera Agado en Bruselo (2010-2012).

Tuj post sia elektiĝo Lajčák diris: “Kiel prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN mi plenumos taskojn, por kiuj UN estis fondita: paco, homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo”. Li samtempe emfazis, ke lia “persona prioritato estas preventado de konfliktoj”. Inter aliaj celoj li envicigis ankaŭ serĉadon de respondoj pri migrado, reformoj en la sistemo de UN kaj proksimigon de UN al la homoj.

Protokole, la prezidanto de sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN estas la plej alta funkciulo en la sistemo de UN.

Julius Hauser

korespondanto de Monato en Slovakio