Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Literaturo

NOVELOJ

La senpekiĝo

En la urbo ĉiuj evitis Dragoilon, ne parolis kun li, kaj kiam oni hazarde vidis lin sur la strato, oni forturnis sin. Tio ege turmentis Dragoilon, sed li konsciis, ke la homoj pravas. Li ne riproĉis ilin kaj ne koleris al ili. Dragoil mem same evitis la homojn. Tre malofte li eliris el la domo kaj ne vizitis lokojn, kie eblis renkonti konatojn. Li ne butikumis, ne eniris vendejojn. Tion faris liaj edzino kaj filino. Horojn li pasigis sola sur la balkono de la loĝejo, rigardante la straton, kie tumultis homoj kaj aŭtomobiloj. Li rigardis la trafikon, meditante, ke la akcidentoj ĉiam okazas rapide, subite, neatendite, kaj dum nur unu sekundo ili renversas kaj frakasas homan vivon.

Neniam antaŭe Dragoil eĉ supozis, ke lin trafos akcidento, sed foje-foje la sorto estas tre kruela kaj subite forprenas ĉion: la aŭtoritaton, la estimon de la homoj, la laboron, la amikojn, la parencojn.

Antaŭ kelkaj jaroj Dragoil estis direktoro de unu el la plej grandaj fabrikoj en la urbo — la kudra fabriko “Eleganteco”. En ĝi laboris ĉefe virinoj, kiuj kudris vestojn por eksporto. La laboro pli kaj pli vastiĝis. La vestoj estis ege bonkvalitaj, kaj oni amase aĉetis ilin. Dragoil, la direktoro, konstante subskribis novajn kontraktojn kaj dungis novajn kudristinojn. En la urbo oni estimis lin, ĉar li, kiel direktoro, bone zorgis pri la laboristinoj. Laŭ lia iniciato ĉe la fabriko estis infanĝardeno. Pro bona laboro li ofte ordonis kromsalajri la laboristinojn. Sed oni diras, ke multe da bono ne estas bona.

En iu vintra vespero, kiam Dragoil veturigis sian aŭton, okazis granda akcidento. La ŝoseo estis glitiga pro la glacio, kaj Dragoil karambolis kontraŭ alia aŭto, en kiu estis junaj geedzoj, kiuj tuj mortis. Oni konstatis, ke la mortintoj estas Kraso kaj Slavena. Slavena laboris en la fabriko “Eleganteco”, kaj tiu ĉi tragedio frakasis Dragoilon. Li estis ŝokita kaj preskaŭ freneziĝinta. Neniel li povis klarigi al si mem, kiel okazis la katastrofo.

Slavena estis unu el la plej belaj junulinoj en la fabriko, kun bluaj okuloj kiel kristala lago, densaj haroj kaj svelta staturo. Ŝi estis dudekdujara. Slavena kaj Kraso havis knabeton, Jonko, kiu orfiĝis.

Antaŭ la tribunalo Dragoil konfesis sian kulpon, kaj oni kondamnis lin. Kelkajn jarojn li pasigis en malliberejo. Kiam oni liberigis lin, li jam estis tute alia homo. Plu li ne havis laboron. Longajn kaj turmentajn tagojn li pasigis nur hejme. Malofte li eliris el la loĝejo, kaj li evitis la homojn. “Kial mi vivas?” demandis li sin mem. — “Ĉu havas sencon tia vivo? Estus pli bone, se mi mortintus en la katastrofo.”

Vane lia edzino provis trankviligi kaj esperigi lin, sed Dragoil iĝis pli silentema kaj pli deprimita.

Iun tagon tamen ĉio ŝanĝiĝis. Surstrate la homoj komencis denove saluti lin kaj denove konversacii kun li. Oni ne plu forturnis la rigardojn, kiam oni preterpasis lin. Foje onklino Nadja, unu el la kudristinoj en la fabriko “Eleganteco”, demandis najbarinon de Dragoil: “Kio okazis? Mi pli ofte vidas Dragoilon surstrate, kaj ŝajnas al mi, ke li jam ne estas tiel deprimita kiel antaŭe. Ĉu li forgesis la katastrofon?”

“Ne”, respondis la najbarino. “Dragoil ne forgesis la katastrofon, sed li kaj lia edzino adoptis Jonkon, la orfon, la filon de Kraso kaj Slavena. De tiam li iĝis tute alia homo. Nun li havas kialon por vivi.”

Julian Modest