Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Fotoj

50 fiŝistoj

Britio planas pligrandigi sian maran teritorion tuj post kiam ĝi estos forlasinta Eŭropan Union, tiel ke multaj nebritaj fiŝistoj ne plu rajtos fiŝkapti tie. La flandra ĉefministro Geert Bourgeois tamen jam havas solvon. Li trovis komunikon en la flandra pri interkonsento el 1666 en kiu la angla reĝo Karolo la 2a deklaras, ke 50 fiŝistoj el la urbo Bruĝo havos eternan “vizit- kaj fiŝ-privilegion en la riveroj, marhavenoj kaj aliaj lokoj kaj urboj de lia lando”.

pp