Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La 14an de junio 2017 tricent imamoj el Aŭstrio subskribis deklaracion kontraŭ teroro. Ibrahim Olgun, prezidanto de la Islama Asocio de Kredantoj, parolis pri “historia tago”. Jen mallongigita deklaracio “je la nomo de Alaho”:
Ni, la aŭstriaj imamoj, faros ĉion eblan por subteni la pacan kunvivadon en Aŭstrio. Ni aktivos por paco, libereco, justeco kaj samaj ŝancoj por viro kaj virino. Ni kondamnas ĉiajn ekstremismajn kaj terorismajn perfort-agadojn en la tuta mondo. La kruelaĵoj kaj atencoj de la tiel nomata Islama Ŝtato estas direktitaj kontraŭ islamo kaj misuzas nian religion. Ni respektas la konstituciajn principojn de Respubliko Aŭstrio, konkrete egalecon de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo, plurismon kaj demokration. Ni volas respekti religiajn minoritatojn kaj protekti ilin kontraŭ politika misuzo kaj malamikaĵoj. Per niaj subskriboj ni montras klaran signon kontraŭ ĉia terorismo, ekstremismo kaj perforto: Imamoj en Aŭstrio.
Walter kaj Renate Klag
korespondantoj de Monato en Aŭstrio