Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

LANDLIMA KONFLIKTO

Kiel unuecigi tutan popolon en unu tago

Arbitracia tribunalo starigita en 2009 per la registara interkonsento inter Slovenio kaj Kroatio pri difino de komuna landlimo faris decidon kaj proklamis ĝin la 29an de junio 2017. En 2015 Kroatio unuflanke deklaris la tribunalon nevalida kaj diskreditita, ĉar oni malkovris sekretan telefonan interparolon inter iu oficistino de la slovena ministerio pri eksterlandaj aferoj kun tiama slovena membro de la tribunalo, en kiu ŝi instrukciis kion fari por plifortigi la ŝancojn de la slovenaj argumentoj. La tribunalo decidis, ke tio ne estas serioza lezo al la proceduro kaj ke tial la tribunalo plu laboros kaj faros decidon, kio nun okazis.

Slovenio ne gajnis kion ĝi celis ...

La celo de Slovenio estis, antaŭ ĉio, tia difino de ĝia mara landlimo kun Kroatio, laŭ kiu ĝi havus maran koridoron por atingi la internacian maron en Adriatiko el siaj havenoj, por ke ŝipoj, kiuj navigas al Slovenio ne deviĝu trapasi la kroatan aŭ italan maran teritorion. Laŭ la internacia juro pri maroj tio ne eblas, ĉar la tera landlimo inter la du landoj estas pinte de unu golfo: la leĝo diras, ke tiam la mara limo eliras kiel rekta linio el la golfa pinto kaj direktiĝas laŭ la mezo de la golfo. La arbitracia tribunalo decidis disponigi al Slovenio iom pli da maro ol ili ricevus aŭtomate (proksimume 70 % de la golfo), sed ankaŭ tio neniel ebligas al Slovenio gajni liberan maran eliron al la internacia maro. Slovenio devus tamen interkonsenti kun Kroatio pri la koridoro. Ĝi ne gajnis kion ĝi celis, sed ĝi decidis akcepti la decidon de la tribunalo.

... tamen Kroatio ekscitiĝis

Ĉar Kroatio jam en 2015 decidis ignori la tribunalon kaj ne agnoski ĝin, la nuna decido igis la tutan politikistaron plene unueca: ĉiuj senescepte, inkluzive de la Scienca Akademio, iĝis tre ekscititaj, ke la tribunalo tamen agis kaj decidis (laŭ kroata opinio, damaĝe por Kroatio); nun ĉiuj komplete unuece asertas, ke okazis maljustaĵo. Tial en unu tago (kiam ĉiuj amaskomunikiloj parolis nur pri tio, kiel Kroatio estas “atakita”) la tuta popolo iĝis eŭforia. La kompleta popolo iĝis ekscitita kaj forte kontraŭslovena. Tio disvastiĝis inter la homoj fulmrapide. Iu, kiu kutime estas tre kritikema pri sialandaj (kroataj) politikistoj, nun plenplene subtenis ilin kaj ekscitiĝis forte kontraŭ tiuj “aĉaj slovenoj”.

Estas facile instigi naciismon

Videblas kiel facile estas por politikistoj krei staton de eŭforio en la popolo kaj pretigi la popolon por milito pro tute sensignifa kaŭzo — se tio portas iun utilon al la politikistoj. Sufiĉas inventi artefaritan malamikon (en tiu ĉi kazo, pro iu neklara situacio pri eta parto de mara landlimo oni povis proklami slovenojn danĝeraj malamikoj), kaj tio sufiĉas, por ke absolute tuta popolo freneziĝu kaj pretu unuece batali por “siaj” interesoj, por sia patrujo en danĝero.

Tio montras, ke estas ege facile instigi naciismon per modernaj informrimedoj, kreante kvazaŭan malamikon, kiu povas esti iu najbara popolo, iu alia raso aŭ minoritato en la lando (kiel enmigrantoj, romaoj ktp), ĉar la popolo neniam voĉdonas per sia racio, sed per siaj emocioj, kiuj estas vojmontrilo tre subjektiva kaj facile manipulebla.

Zlatko Tišljar

korespondanto de Monato en Slovenio