Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

EŬROPO

Intervjuo kun la ambasadoro de Italio en Norvegio kaj Islando

Giorgio Novello estas ambasadoro de Italio en Norvegio kaj Islando. Monato intervjuis lin pri la tensioj, kiuj dum la lastaj jaroj kontraŭstarigis Rusion kaj multajn okcident-eŭropajn landojn.

Monato: Kiaj estas la rilatoj inter Norvegio kaj Rusio?

Novello: Ni povas diri, ke ili estas intensaj kaj esence favoraj, sed aperis problemoj post la rusa anekso de Krimeo.

La tera landlimo inter Norvegio kaj Rusio estas ĉirkaŭ 150 kilometrojn longa. Ekde la kolapso de Sovetio ĝis nun, Norvegio laboris kun Rusio kaj transformis tiun kunan flankon en punkton de renkonto, pliigante la regionan kunlaboradon. Pli precize, pro specifa interkonsento inter la du landoj, la loĝantoj de granda areo ambaŭflanke de la landlimo povas vojaĝi sen vizo. La plej grava trapas-punkto nomiĝas Storskog: en 20 jaroj la regulaj trairoj pliiĝis de 10 000 ĝis pli ol 150 000 jare. Norvegio kaj Rusio kunlaboras en multaj sektoroj, de la enmara savado al la mastrumado de fiŝaj stokoj. Multaj rusaj studentoj studas en la universitatoj de norda Norvegio, kiel Tromsø kaj Bodø. Tamen estas du aferoj, kiuj igas tiun ĉi kadron de bonega kunlaborado diskutinda.

La unuan kaŭzis la anekso de Krimeo. Norvegio kondamnas tiun ĉi anekson kaj konsideras ĝin kontraŭleĝa kaj kontraŭa al la internacia juro. Tial ĝi aliĝis al la ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusio startigitaj de Eŭropa Unio, kvankam Norvegio ne estas ĝia membro. El tio sekvas forta malpliiĝo de la komerco inter la du landoj kaj la reduktiĝo de la kunlaborado en kelkaj sektoroj.

Due, dum la antaŭlasta jaro, tre kreskis la nombro de novaj alvenoj en Norvegion tra la landlimo kun Rusio de homoj, kiuj petis azilon en Norvegio. Dum kelka tempo oni eĉ taksis, ke tiel en Norvegion povos alveni 150 000 homoj jare (kio estas multo, konsiderante, ke la tuta loĝantaro estas 5 milionoj). Tamen en la lasta jaro la situacio kaj la enmigra fluo normaliĝis.

Norvegio estas ankaŭ membro de NATO, en kiu ĝi estas la plej norda flanko. La norvegiaj armitaj fortoj estas efikaj, kaj ili ĵus ricevis pligrandigon de la buĝeto. La pliparto de la armeo estas en la norda parto de la lando trans la arkta cirklo kaj en la arkta regiono. Tamen, ĝuste la arkta regiono ĝis nun karakteriziĝas per malalta tensio, kaj ĝi restas mondoparto kie la kunlaborado estas tre bona. Tiu kunlaborado okazas ĉefe tra la Arkta Konsilio, internacia forumo, kiu havas konstantan sekretariejon en la arkta norvega urbo Tromsø kaj inkluzivas, kune kun Norvegio kaj Rusio, la aliajn arktajn landojn (Usono, Kanado, Islando, Gronlando/Danio, Svedio kaj Finnlando). Ankaŭ Italio partoprenas la laborojn kiel observanto, kontribuante ĉefe al scienca esplorado kaj mediprotektado kune kun aliaj gravaj landoj, kiuj havas la saman statuson: Ĉinio, Barato kaj Japanio.

Monato: Kio estos la estonteco de Ukrainio?

Novello: Mi respondos ŝerce: la estonteco ne estas sama kiel antaŭe, kaj ĝi estas tre malfacile antaŭvidebla. Tio estas ŝerco, tamen, kiel ĉiuj ŝercoj, ĝi enhavas iom da vero. Ukrainio estas granda lando kun rimarkindaj ekonomiaj ebloj, kiu lastatempe subskribis interkonsenton pri asociiĝo kun Eŭropa Unio.

Ni atendas, ke tiu ĉi interkonsento pri asociiĝo, kiu rilatas al ekonomio kaj al politika dialogo, estos fruktodona. Sed estas la problemo de la anekso de Krimeo al Rusio. Eŭropa Unio konsideras tiun ĉi anekson kontraŭleĝa, ĉar ĝi kontraŭas la principon de la netuŝeblo de eŭropaj landlimoj konfirmitan de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj reasertitan en la budapeŝta memorando. La celo de EU estas reveni al la antaŭa situacio. Estas nepre, ke okazu progreso en ĉi tiu direkto. En la tuja estonteco, necesas efektivigi la t.n. minskan interkonsenton, rilate la situacion en la baseno de Dono en orienta Ukrainio. La minskan interkonsenton subskribis ĉiuj koncernaj subjektoj, interalie Rusio kaj Ukrainio. Se ĉio efektiviĝos, ni havos veran progreson direkte al normaliĝo de la situacio.

Massimo Ripani

korespondanto de Monato en Rusio

[FORIGITA!: bildo]

Giorgio Novello: “Norvegio kondamnas la anekson de Krimeo kaj konsideras ĝin kontraŭleĝa.” Foto: GIORGIO NOVELLO