Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

DROGOJ

Milionoj da drogemuloj malsanas

En 2015 proksimume kvaronmiliardo da homoj konsumis drogojn, kaj el ili 29,5 milionoj — 0,6 % de la monda loĝantaro — suferis malsanojn, eĉ dependecon.

La opioidoj* konsistigas la plej danĝeran drogo-specon, kun 70 % de la malsaniga efiko. Tio estas en ligo kun perturboj pro la tutmonda konsumado de drogoj, laŭ Raporto de 2017 farita de la Oficejo pri Drogoj kaj Krimado de UN (UNODC) en Vieno.

Amfetaminoj, hepatito kaj aidoso

Ankaŭ malsanoj rilataj al la konsumado de amfetaminoj estas faktoro de tutmonda maltrankviliĝo. La merkato de novaj psikoaktivaj substancoj (NPS) estas ankoraŭ relative ne-granda, kaj la uzantoj de stimuliloj ne konas la kvanton de amfetaminoj en iuj NPS-oj. Tio potenciale submetas la konsumantojn al pliaj sanproblemoj.

La raporto speciale substrekas, ke hepatito C kaŭzas la plej grandan damaĝon al laŭtakse 12 milionoj da homoj, kiuj al si injektas drogojn. En tiu grupo unu el ok (1,6 milionoj) suferas aidoson, pli ol la duono (6,1 milionoj) hepatiton C, kaj proksimume 1,3 milionoj suferas hepatiton C kaj aidoson. La drogemuloj mortintaj pro hepatito C estas trioble pli multaj (222 000) ol tiuj mortintaj pro aidoso (60 000). Tamen la raporto emfazas, ke malgraŭ la lastatempa progreso rilate al la kuracado de hepatito C, la aliro al medikamentoj estas daŭre malbona, kaj la kuracado estas tre multekosta en la plimulto de la landoj.

Revigliĝo de la agado

La novan raporton oni publikigis 20 jarojn post la Monda Drog-Raporto de UN, en momento, kiam la internacia komunumo antaŭenigas la agadon. Juri Fedotov, direktoro de UNODC, substrekis, ke la rezulta dokumento de la speciala sesio enhavas pli ol 100 konkretajn rekomendojn por malhelpi la konsumadon de drogoj. Li konfesis, ke necesas multon fari por kontraŭbatali multajn damaĝojn kaŭzatajn al sano, evoluo, paco kaj sekureco en ĉiuj regionoj de la mondo.

Ŝanĝiĝo de la negocmodeloj

En 2014 transnaciaj grupoj de la organizita krimularo laŭ taksoj perlaboris inter unu kvinonon kaj unu trionon de siaj enspezoj per drogo-komercado.

La modernaj komunikiloj konigas novajn eblojn al la drogo-komercistoj, dum Darknet ebligas al la konsumantoj anonime aĉeti tiajn substancojn per kriptovalutoj kiel Bitkojno.

Nuntempe, kiam la kontraŭleĝa komercado pere de Darknet ankoraŭ estas malgranda, laŭ faritaj esploroj ĉiujare — inter septembro 2013 kaj januaro 2016 — okazis 50-elcenta kresko de la negocoj. Tipaj aĉetantoj estas konsumantoj de mariĥuano, sinteza narkotaĵo “ekstazo”, kokaino, halucinaj kaj novaj psikoaktivaj substancoj (NPS).

Varia merkato de opioidoj

La spektro de substancoj haveblaj en tiu merkato pligrandiĝis, konstatas la raporto, en kombino kun internacie registritaj substancoj kiel heroino kaj laŭreceptaj kuraciloj, kiujn oni devojigas de la leĝa merkato aŭ produktas kiel falsitajn medikamentojn.

NPS-oj plu evoluas tiumaniere, ke ĉirkaŭ la jaro 2015 la kvanto de tiuj substancoj duobliĝis (483) kompare kun 260 NPS-oj en 2012.

La produktado prosperas

En 2016 la monda opio-produktado pliiĝis unu trionon kompare kun la antaŭa jaro, kaj tio okazis ĉefe pro la kresko de la rikolto de papavo en Afganio. En la raporto oni indikas vastiĝon de la kokain-merkato, tiel ke de la periodo 2013-2015 la nombro de kokao-plantoj grandiĝis je 30 % ĉefe rezulte de evoluo de la kultivado en Kolombio. Post periodo de malpliiĝo estas antaŭsignoj, ke la kokain-konsumado disvolviĝas en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.

Drogoj kaj terorismo

Kvankam ne ĉiuj teroristaj grupoj dependas de la enspezoj pro vendado de drogoj, tamen iuj agadas en tio. Sen la drogo-komercado, kiu konsistigas preskaŭ la duonon de la enspezoj, la Talibo-movado en Afganio ne havus la atingojn kaj influon, kiujn ĝi nun havas. Fakte ĉirkaŭ 85 % de la opio-kultivado en Afganio okazas en la teritorio regata de taliboj.

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Aŭstrio

* 1. Opioido estas psikoaktiva substanco funkcianta en rilato kun opioido-riceviloj, kiuj troviĝas ĉefe en la centra kaj periferia nerva kaj gastro-intesta sistemoj.