Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Apostatoj sed ne imamoj

Imamoj de Aŭstrio (Monato 2017/08-09. p. 8) ene de la pordego de Vieno post nuraj 300 jaroj! Sen eĉ unu pafo! “Imamoj de Aŭstrio” sonas oksimore ne malpli ol “imamoj de Vatikano” ... Ĉiuj frazoj de ilia deklaro kontraŭdiras Islamon kaj Koranon. Se ili kredas, kion ili deklaris, ili estas apostatoj sed ne imamoj. Ili tamen estas imamoj: la imamoj praktikantaj taqija, t.e. trompon de “nefideluloj”, “kafiroj”, kiuj deziregas esti trompataj ...

Alexander Gofen

Usono