Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

D. R. KONGO

Konga ministro riskas prizonon en Belgio

Senkulpaj homoj abundas en kongaj malliberejoj, sed la veraj krimuloj restas liberaj kaj eĉ iĝas ministroj ...

Krimulo iĝis ministro pri justico

Alexis Thambwe Mwamba, la konga ministro pri justico, agnoskas, ke li partoprenis en paneigo de aviadilo en 1998. Tiam multaj homoj pereis en la kraŝo.

La konga justico protektas krimulojn, sed la belga ne nepre agos same. Belga tribunalo serĉas la ministron pro krimo kontraŭ humaneco. Li estas kulpa pro la detruado, en plena flugo, de la aviadilo Boeing 727 de flugkompanio Kongo Airlines (Kongaj fluglinioj), en kiu estis 50 pasaĝeroj. Ĉi tiu tragedio okazis en oktobro 1998 proksime de la konga urbeto Kindu dum milito kontraŭ la reĝimo de la tiama konga prezidanto Laurent [lorá] Kabila, patro de la nuna ŝtatprezidanto Joseph [ĵozéf] Kabila.

La konga justico fermas la okulojn

En D. R. Kongo la justico neniam levis tiun aferon. La familianoj de la viktimoj provis ĉion, por ke la konga justico voku Alexis Mwamba al la tribunalo, sed vane. Neniu instanco konsentis akcepti la plendantojn por ektrakti la juĝaferon.

Rezigno kaj forvojaĝo?

Ĉar temas pri nekontestebla krimo kontraŭ humaneco, estus bone, ke Joseph Kabila igu la ministron demisii, por eviti la impreson, ke la konga registaro protektas krimulojn. La ministro-krimulo povas iri ĉien, kien li volas — krom al Belgio, ĉar lia vojaĝo tien certe finiĝus en prizono.

Serge Rusaki

korespondanto de Monato en D. R. Kongo