Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kosovo en la politikaj mapoj

Kvankam jam pasis 9 jaroj ekde kiam Kosovo sin proklamis sendependa ŝtato kaj ĝis nun agnoskis ĝin ĉirkaŭ 115 membroŝtatoj de UN, oni vidas, ke bedaŭrinde tiu nova realo ne speguliĝas en ĉiuj mapoj politikaj. Eĉ en la artikolo de Roberto Pigro (Monato 2017/08-09, p. 36) videblas mapo, kie Kosovo ne aperas.

Kvin membroŝtatoj de EU (Grekio, Kipro, Hispanio, Rumanio kaj Slovakio) ankoraŭ ne agnoskis tiun novan albanan ŝtaton pro siaj internaj problemoj teritoriaj. Mi bone komprenus, se aŭtoro el ĉi tiuj landoj ne mencius Kosovon, sed ne el aliaj, kiuj, kiel Italio ekzemple, aprobis la sendependecon de Kosovo.

Bardhyl Selimi

Albanio