Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

KUBO

Tritaga vizito de japanaj ŝipanoj

La rilatoj inter Japanio kaj Kubo progresas ne nur en la kampoj ekonomia, komerca kaj kultura. Plia favora paŝo okazis komence de julio: Havanon oficiale vizitis trejna eskadro de la Japana Mara Defendokorpuso.

Trejna navigado

Kadre de la transmara navigado kun la celo trejni proksimume 200 oficirojn diplomitajn komence de 2017, la eskadro faris tritagan restadon en la kuba ĉefurbo. Ĝi konsistas el du militŝipoj: la trejna ŝipo Kaŝima (TV3508) kaj la destrojero Harusame (DD102), kiuj eknavigis el la marhaveno de la urbo Jokosuko la 22an de majo. La du ŝipoj vizitos 12 marhavenojn en ok landoj: Usono, Meksiko, Kubo, Ĉilio, Ekvadoro, Kanado, Rusio kaj, fine, Koreio. La 1an de novembro 2017 la eskadro devas reveni al sia ŝipbazo, Jokosuko.

Riĉa programo

La japanaj maristoj vizitis, interalie, la Placon de la Revolucio, kie ili omaĝis al la memoro de la kuba nacia heroo José Martí, la maran altlernejon Granma kaj militan hospitalon.

Reciproke, havananoj povis viziti la du militŝipojn por ekscii pri ilia funkciado. Tie ilin amike bonvenigis la ŝipanoj.

Unua japano en Havano

Proksime de la enira kanalo de la havana golfeto situas la parko-monumento Hasekura Cunenaga, kie staras statuo de la unua japano vizitinta la ĉefurbon de la plej granda antila insulo julie de la jaro 1614. La samurajo Hasekura Rokuemon Cunenaga ekveturis en la jaro 1613 de Sendajo (nun en la gubernio Mijagi) kiel ambasadoro de bona volo (Kejĉo-misio) por viziti Eŭropon laŭ ordono de la feŭda sinjoro (daimio) Date Masamune el la provinco Sendai. La vojaĝo daŭris sep jarojn. Dum la transatlantika navigado survoje al Hispanio, la ŝipo de Cunenaga haltis en la kuba ĉefurbo. Tiel Cunenaga iĝis la unua japano, kiu paŝis sur kuban teron.

La ŝipanoj de la japana eskadro vizitis la parko-monumenton kaj metis floran kronon antaŭ la statuon de Cunenaga.

Kubanoj scivolas

Dum la tritaga restado en Havano, la novaj japanaj oficiroj kaj la ceteraj ŝipanoj trovis inter la kubanoj homojn simplajn sed respektemajn, amikemajn kaj gajajn, plenajn je scivolo pri ĉio, kio devenas de la lando, kie leviĝas la suno, pri ĝiaj kutimoj, lingvo, kuirarto, luktoarto kaj laboremo.

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo

[FORIGITA!: bildo]

La trejna ŝipo Kaŝima (TV3508) kaj la destrojero Harusame (DD102) en la marhaveno de Havano. Foto: JUAN CARLOS MONTERO MEDINA

[FORIGITA!: bildo]

La statuo de Hasekura Cunenaga en Havano. Foto: JUAN CARLOS MONTERO MEDINA