Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

KUBO/ITALIO

Protezo: efika solvo por andrologiaj problemoj

Pere de kunlaborado kun italaj fakuloj, kubaj kirurgoj baldaŭ povos plenumi operaciojn, kiuj celas la enplantadon de penis-protezoj de la plej nova generacio. La instruado okazas nuntempe en la kliniko Cira García de la ĉefurbo Havano. Ĝin gvidas la urologo Gabriele Antonini el la universitato La Sapienza de Romo.

Kiel doktoro Antonini klarigis, “ni intencas disvolvi tiun ĉi projekton kune kun kubaj kuracistoj, ĉar ni konscias ilian altan profesian nivelon. La celo estas starigi programon por klerigi en Kubo pli da kirurgoj, kiuj scipovos efektivigi tiajn operaciojn. Temas praktike pri hidraŭlika protezo havanta tri komponantojn: du cilindrojn, rezervujon kaj pumpilon. Per aparta operacio oni metas la cilindrojn en la penison, la pumpilon en la skroton kaj la rezervujon proksime de la veziko”.

Misformaĵo

Antonini substrekis la fakton, ke tiu noveca modelo havas tre altan sekurecan nivelon, ĉar ĝi inkluzivas integritan antibiotikan mekanismon. Pro ĝi eventuala infektiĝo estos minimuma. La precipa eco de la koncerna protezo estas ĝia kirurgia procedo, kreita de la usona profesoro Paul Perito. La aparaton oni enigas en la korpon de pacientoj per entranĉo nur 2-centimetra ĉe la suba parto de la abdomeno. La viroj kutime petantaj tian traktadon estas tiuj, kiujn trafis kancero — jen kojlo-rektuma, jen prostata. Ne mankas individuoj spertantaj kor-vaskulajn problemojn, aŭ kelkaj, kiuj priplendas ian misformaĵon ĉe la propra peniso. Ankaŭ diabetuloj kaj personoj, kiuj havas malbonajn viv-kutimojn, kiel ekzemple fumadon, ja ofte interesiĝas prie.

Atingeblo

La menciita urologo atentigis, ke la proteza solvo, okaze de andrologiaj misfunkcioj, estas ankoraŭ ne tre konata: eĉ en Eŭropo la viroj ne havas profundan scion tiurilate, kaj multaj el ili delonge suferas pro erektiĝa impotenteco sen trovi solvon. Ili ne konscias la efikojn kaj la avantaĝojn, kiujn havus la enmeto de protezo. Pri la elekto de Kubo, la itala profesoro klarigis, ke “por starigi internacian referencan centron ni proksimiĝis ĝuste al ĉi tiu ŝtato, ĉar en Latina Ameriko la scio pri tiuj temoj estas ankoraŭ malplia ol en aliaj kontinentoj.”

“Tiu ĉi iniciato ebligas enkondukon de tiu procedo en medicinan centron, la klinikon Cira García, kiu jam ĝuas internacian prestiĝon. Aldone ĝi troviĝas en lando facile atingebla por pacientoj kaj el Ameriko kaj el Eŭropo, kiuj povas iri al Havano por ricevi kuracadon kvalitan.”

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo