Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Arto

ILJA GLAZUNOV

Naĝanto kontraŭ la fluo

Tion diris la itala reĝisoro Federico Fellini, parolante pri la rusa pentristo Ilja Glazunov, kiu forpasis la 9an de julio pro kormalforteco.

Filo de Leningrado

Glazunov mem deklaris, ke la urbo Leningrado faris el li tion, kio li estas: “Ĉio, kion mi memoras, estas, ke mi ĉiam desegnis tion, kion mi vidis: domegojn, palacojn, pontojn, Ermitejon.”

Li tie naskiĝis la 10an de junio 1930 kaj travivis la teruran blokadon de Leningrado, dum kiu mortis liaj patrino, patro, avino kaj aliaj familianoj. Li estis evakuita laŭ la Vojo de Vivo trans la glaciiĝintan lagon Ladogan al la novgoroda regiono; tie li konatiĝis kun la simpla kamparana vivo, draŝis linon, paŝtis bovinojn ktp. En sian urbon li revenis antaŭ la fino de la milito. Ĝi neniam forlasis lian kapon.

Kontraŭsovetia disidento

Por li milito signifis ne “venkon”, sed dramojn, morton. Tion li pentris en la granda pentraĵo “Vojoj de la milito”, kiun li ne rajtis ekspozicii. Tiu pentraĵo, kvankam en tre akademieca stilo, estis detruita. Li refaris ĝin en 1980. Li edziĝis kun amata virino, Nina Vinogradova, el la familio de pentristoj-artistoj Benois, kaj laboris kiel instruisto en Ivanovo, iu speco de ekzilo por homo ne favora al la sovetia sistemo, eĉ se Rusio, ĝiaj historio kaj grandeco, daŭre inspiris lin, kiel la Mistero de la 20a jarcento (1978).

Eksterlande li iĝis konata pro portretoj de famuloj (Indira Gandhi, Federico Fellini, Mireille Mathieu), kaj la homoj miris, ke neniu en Sovetio rekonas liajn valoron kaj talenton. Eĉ kiam estis proponite forĵeti lin el la lando, kiel Solĵenicin, finfine li estis sendita al Siberio al la konstruata fervojo Bajkalo-Amuro (BAM), kaj de tie naskiĝis la samnoma pentrociklo BAM.

Ĝisosta ruso kaj pedagogo

Li kutimis kompari sin kun soldato, kiu batalas ne por “ĉifono”, sed por la flago, sia honoro, por kiu li pretis morti. Faktojn kaj dokumentojn li kompilis en la librego Rusio krucumita, kiun li prilaboris dum 30 jaroj. Dum regis la “oficiala politika stilo”, li argumentis por reveno al la “vero” en artoj (pentrado, arkitekturo, skulptado, etartoj). En 1964 li kreis klubon (ĝi estis fermita en 1968). En 1987 li fondis la Rusian Akademion de Pentrado, Skulptado kaj Arkitekturo. Li dediĉis multe da energio al siaj lernantoj, ĉar li celis eduki la personecon kaj kiel Dostojevskij “serĉi la homon en la homo”: tion li konsideris vera misio. Li batalis kontraŭ la renovigaj planoj, kiuj en la 1970aj jaroj pretis detrui la historian Moskvon.

Lia aparta stilo

Lia verkaro konsistas el kvar ĉefaj temoj: poezio de granda urbo, la historio de Rusio, la bildigo de literaturaj verkoj kaj portretoj. Plej tipaj estas liaj pentraĵoj pri la historio de Rusio, kie miksiĝas diversaj eventoj, kapoj de sanktuloj aŭ eminentuloj kun longaj siluetoj. Mi menciu la pentraĵon Eterna Rusio (1988), la ciklojn Rusio (1956), La kampo Kulikovo (1980) kaj la triptikon Legendo pri la Granda Inkvizitoro laŭ Dostojevskij. Li ankaŭ kreis ornaman panelon por la sidejo de Unesko en Parizo, dekoraciis la sovetian ambasadejon en Madrido, por ne paroli pri la diversaj portretoj. Lia verkaro estis agnoskita per diversaj premioj kaj honorigoj fare de la sovetia kaj la rusa registaroj. Iuj konsideras lin “la plej granda artisto de la 20a jarcento”. La estonteco juĝos.

Renée Triolle

korespondanto de Monato en Francio kaj fakulo pri Rusio