Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Obama

Alexander Gofen skribis longan interesan artikolon pri la neleĝa elekto de Barack Obama (Monato 2017/08-09, p. 12). Mi dankas lin, ĉar li provis sciigi tiom da nediskutataj faktoj. Tamen mi faras observon. La leĝo ne ĉiam reflektas moralojn. La nazioj, ekzemple, persekutis la judojn uzante la leĝon. Mi ŝatus, ke tiuj, kiuj zorgas pri la leĝoj, zorgu ankaŭ pri la homaj rajtoj kaj pri nia planedo.

Sidney Carlos Praxedes

Brazilo