Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Plendu al Eurostat

Verŝajne ekestis bedaŭrinda miskompreno. Mi estas instruisto, lingvisto, muzikisto, sed NE mapisto. Mia artikolo pri la itala ekonomio, al kiu Bardhil Selimi aludas (Monato 2017/10, p. 5), tute ne koncernis Kosovon: ĝi simple inkluzivis mapon de la tuta Eŭropo ĉerpitan el plej fidinda internacia fonto. Se Kosovo tie ne aperas (kion mi verdire eĉ ne rimarkis), eventualaj plendoj devas esti sendataj al Eurostat, ne al mi, kiu havas absolute neniun problemon rekoni la rajton de Kosovo (aŭ ajna alia lando) ekzisti kaj esti sendependa rekoninda ŝtato, kvankam mi konfesas, ke mi malbone konas la kompleksan realon, el politika vidpunkto, de tiu interesa parto de Eŭropo.

Roberto Pigro

Kipro