Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La koncerna traktado de prostata tumoro, pri kiu Michael Maitzen petas pli precizajn klarigojn (Monato 2017/10, p. 5), nomiĝas angle Vascular Targeted Photodynamic Therapy* kaj estas disvolvita de profesoro Avigdor Scherz, kunlabore kun Yoram Salomon (el la instituto Weizmann) kaj kun la kompanio STEBABiotech. Ankaŭ kelkaj eŭropaj esploristoj helpis. Pli da informoj — en la angla, en la germana kaj certe en pluraj aliaj lingvoj — haveblas en la reto kaj en la nacilingva gazetaro, kiu donis spacon en la pasintaj monatoj al tiu novaĵo. Krome mi sugestas la spektadon de BBC-intervjuo, en la angla lingvo, aperinta ĉe https://youtu.be/Di3M4asNzRE.