Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

JAPANIO/EŬROPA UNIO

Liberkomerca konvencio inter EU kaj Japanio

La 7an de julio en Bruselo, Belgio, la gvidantoj de EU kaj Japanio anoncis, ke post kvarjara negocado ili atingis interkonsenton pri la ĝenerala kadro de Ekonomia Partnereca Konvencio (EPK). Ĉi tiu konvencio, kiun ili celas oficiale kompletigi en la komenco de 2019, estas unu el la plej grandaj liberkomercaj konvencioj en la mondo. Se ĝi efektiviĝos, la zono kovrata de la konvencio (EU kaj Japanio) okupos ĉ. 28 % de la suma tutmonda MEP (malneta enlanda produkto) kaj ĉ. 37 % de la komerco en la mondo. Oni antaŭvidas, ke EU pliigos la eksportadon de agrikulturaj produktoj, dum Japanio vendos pli multajn industriajn produktojn.

Ne protektismo

Verdire, por ambaŭ flankoj la pritraktado de la konvencio ne estis prioritata diplomatia afero. Sed, alfrontante la lastjaran britan eliĝon el EU kaj la usonan apartiĝon de la interkonsento pri Trans-Pacifika Partnereco en januaro kaj la postan malklaran perspektivon de la monda ekonomia ordo, EU kaj Japanio rapide atingis interkonsenton. Ili volis montri al la mondo, ke ne protektismo kaj egocentrismo, sed libera komerco, investado kaj kunlaborado en tiu zono fariĝos antaŭeniga motoro de la internacia ekonomia evoluo.

Doganaj tarifoj

La fokuso de la intertraktado pri malaltigo de doganaj tarifoj rilatis unuflanke al vino, fromaĝo, porkaĵo, kaj aliflanke al aŭtoj, al ties komponantoj kaj al elektronikaj aparatoj. Fine estis konsentite, ke Japanio tuj nuligos la doganon pri vino, kiun nun oni impostas je 15 % aŭ ĉ. unu eŭro por litro. Krome, Japanio nuligos la doganajn tarifojn pri natura fromaĝo, pastaĵoj, ĉokolado kaj ligno post 15, 10, 10 kaj 7 jaroj respektive. La dogano pri porkaĵo estos iom post iom reduktata dum 10 jaroj. Siaflanke EU tuj nuligos impostojn pri teo, sojsaŭco, alkoholaĵoj, inkluzive sakeon, viskion kaj vinon, kaj pri la plimulto de elektraj aparatoj kaj komponantoj de aŭtoj. La nuna 10-procenta imposto pri aŭtomobiloj nuliĝos post 7 jaroj.

Bona novaĵo

La tuja nuligo de la dogana tarifo por vino estas bona novaĵo por japanaj vinamantoj, kiuj ĝuas diversajn vinojn el Eŭropo. Sed dum la lastaj du jaroj la kvanto de vino importita el Ĉilio superis tiun el Francio, ĉar la dogantarifo pri ĉilia vino nun estas 2,3 % kaj nuliĝos en 2019. Notindas, ke ankaŭ EU-anoj povos ĝui sendoganajn japanajn sakeon kaj viskion, kiu lastatempe estas alte taksata eĉ en Skotlando.

Tamen disputoj daŭras

La plej grava restanta problemo estas kiel solvi disputojn inter ŝtatoj kaj firmaoj kaj investantoj. La japana flanko proponas la enkondukon de fi-fama arbitracia mekanismo (angle: ISDS, Investor-state dispute settlement) laŭ kiu firmaoj povas persekuti ŝtatojn por monkompenso pro tio, ke iliaj antaŭvidataj profitoj estas limigitaj per la ŝtataj reguloj aŭ politikoj. Tiun ĉi proponon EU firme kontraŭas, timante, ke laŭ tiu aranĝo la interesoj de multnaciaj firmaoj estos favore traktataj, kaj kontraŭproponas establon de konstanta kortumo, kion Japanio rifuzas pro antaŭvideble granda kosto. Onidire, la distanco inter la du starpunktoj estas ankoraŭ granda. Plie, por validigi la konvencion necesas ratifoj de ĉiuj 28 membro-ŝtatoj de EU, kio povus prokrasti la realigon de la granda liberkomerca zono.

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio

[FORIGITA!: bildo]

La tuja nuligo de la dogana tarifo por vino estas bona novaĵo por japanaj vinamantoj. Foto: ISIKAWA Takasi