Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

ITALIO

Vegana ovo, nutra novo

Ĉu vi aparte ŝatas ovon, sed estas devigata rezigni pri ĝi, ĉar viaj sangaj analizoj montras, ke via kolesterolo abrupte “baŭmas”? Aŭ eble ĉar vi estis lastatempe en decida turnopunkto de via vivo kaj volis fariĝi vegano? Estu dankema al Francesco Zuccolo [franĉesko dzúkolo], Aurora Gobessi, Arianna Roi kaj Greta Titton (studentoj de la universitato de Udine, en nord-orienta Italio), ĉar ili sukcesis inventi kaj patentigi, meze de septembro 2017, ian ovon faritan el centprocente vegetaĵaj ingrediencoj.

Temas pri noveca, konsumpreta manĝaĵo, supozeble baldaŭ havebla en la vendejaj kaj hejmaj fridujoj de multaj landoj. Ĝiaj aspekto kaj gusto estas tre similaj — oni garantias — al tiuj de ordinara ovo malmole kuirita. La koncerna ovo, pacience realigita en la fako pri nutraj sciencoj kaj teknologioj de la menciita friula universitato, estas laŭdire ideala por ĉiuj individuoj, kiuj estas trafitaj de celiakio* kaj troa kolesterolemio*, pro la manko de gluteno kaj de la utila speco de kolesterolo.

Testoj

La italaj junuloj laboris pri ĝi dum iom pli ol 18 monatoj en kiuj ili plenumis plej diversajn testojn (precipe rilate la guston). Baldaŭ oni lanĉos tian ĉi ovon en la merkato: nun ankoraŭ okazas oficialaj prezentadoj en foiroj kaj aliaj lokoj, dum de tago al tago obliĝas la kompanioj, kiuj ekkontaktas la universitaton montrante sian interesiĝon pri la projekto.

Oleoj

La malmole kuirita ovo por veganoj konsistas el proteinaj ingrediencoj, ĉefe legom-farunoj, vegetaĵaj oleoj, iuspeca salo kaj aparta ĝeliga substanco. Ĝi povos akompani salaton, kaj ne eblos guste distingi inter ĝi kaj normalaj kokinaj ovoj. Ĝi allogas produktantojn, kiuj jam proponas plurspecajn manĝaĵojn destinitajn al veganoj. Ĝi sendube troveblos en la plej bonaj butikoj de biologiaj manĝaĵoj, sed, laŭ la intencoj de la kreintoj, ĝi iutage espereble fariĝos kutima ero ankaŭ en ordinaraj superbazaroj.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio

* 1. celiakio: netoleremo pri glutenoj.
* 2. kolesterolemio: kvanto de kolesterolo en la sango.