Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Obama (2)

Kun grandega ŝoko mi legis la hontindan artikolon Nifo: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo (Monato 2017/08-09, p. 12), kiu asertas, ke Barack Obama naskiĝis ekster Usono, ne estas civitano kaj eĉ murdis homon!

Kial Monato eldonis tiajn aĉajn mensogojn? Mi komprenas, ke ĉiuj rajtas havi opinion, sed oni ne rajtas akuzi iun pri murdo. Revuo devus diskonigi multajn opiniojn, sed ne devus diskonigi mensogojn kaj konspir-teoriojn.

Kutime Monato tre plaĉas al mi, sed ĉi tio estas granda fiasko kaj fuŝo. Hieraŭ mi diris al mia amiko, ke la revuo estas aboninda, sed nun mi ne certas.

Robert Nielsen

Irlando