Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Aktuale

Poŝto

Kelkaj legantoj plendetis, ke la lasta numero de Monato ne estis liverita de la loka poŝto, sed de iu privata firmao, kiu postulas, ke oni kvitancu la ricevon. Se oni ne estas hejme, la firmao liveras ĉe afabla najbaro, aŭ al proksima aŭ malpli proksima deponejo. La eldonejo de Monato ne konsciis pri tio. Ŝajne la loka ekspedisto “vendas” siajn sendaĵojn alilande al la plej malmultekosta ekspedfirmao, kiu jen estas PostNL, jen DPD, jen eble iu alia. La eldonejo atente sekvos la evoluon kaj ĉiam bonvenigas komentojn pri liveroj, eventualaj prokrastoj ktp.

pp