Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Solvi per mortigo

Bonkorulo sendigis al mi kaj la junian kaj la julian numerojn de Monato. Bonvolu danki lin aŭ ŝin. En rilato kun la artikolo Komitato por kontraŭhomaj rajtoj (2017/06, p. 16) mi konsentas kun Roberto Pigro. Kun bedaŭro mi konstatas, ke nia civilizacio ŝajne ĉiujn problemojn, ĉu verajn, ĉu supozatajn, provas solvi per mortigo.

Alberto García Fumero

Kubo