Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

SKOTLANDO

La magia insulo Ailsa Craig

Se vi veturus de la skota urbego Glasgovo (gaele: Glaschu) suden, por uzi la pramŝipon al Irlando, vi nepre pasus tra la urbo Girvan (gaele: Inbhir-Gharbhan) ĉe la okcidenta marbordo. Antaŭ la dua mondmilito Girvan estis populara feriejo por glasgovanoj kaj familioj el aliaj industriaj centroj. Hodiaŭ ĝi estas preskaŭ forgesita de urbegaj turistoj kaj iĝis trankvila kampara urbeto. Tie troviĝas ne tre longa sabla plaĝo, kelkaj vendejoj, hotelo, preĝejoj, lernejoj, eta haveno, sed malmulto por allogi turistojn — krom unu impona vidindaĵo.

Starante sur la plaĝo, oni vidas altan rokan insuleton, elirantan abrupte el la maro, je 16 km for de la haveno de Girvan. Depende de la lumo kaj horo la koloro de la roko magie ŝanĝiĝas: de griza al blua, flava, rozkolora, ruĝa kaj nigra — disponigante splendan objekton por pentristoj kaj fotografoj.

La insulo nomiĝas Ailsa Craig [ejlza krejg] (gaele: Creag Ealasaid), sed ankaŭ Roko. En fora pasinteco, kiam la urbo Girvan estis Mekko por someraj feriantoj, oni povis veturi per ŝipeto el la haveno al la insuleto, kie dum kelkaj horoj la vizitantoj observis plantojn, marbirdojn kaj fokojn, piediris laŭ la klifoj, grimpis al la insula “kastelo” — fakte, antikva malgranda turo sur la altaĵo. Atendante la revenon de la ŝipeto, la turistoj trinkis teon kaj manĝis hejmfaritajn kukojn en simpla teejo, gvidata de Margaret Girvan, la edzino de la insula intendanto. Nun, kvankam ekskursantoj ankoraŭ povas navigi ĉirkaŭ la insulo, tamen nur sciencistoj (ornitologoj kaj aliaj) rajtas viziti ĝin kun permeso de la proprietulo.

Loĝantoj kaj industrio

Roko estis unu el la plej malgrandaj loĝataj skotaj insuloj. Ĝi longas 1189 m, larĝas 793 m kaj altas 338 m. Malgraŭ ĝia negranda areo (99 hektaroj), tie dum la jaroj inter la du mondmilitoj loĝis du familioj: la unua laŭ nomo Girvan (la sama nomo kiel la urbo, de kiu ili origine devenis) kaj la insula lumturgardisto kun la edzino kaj infanoj. Ankaŭ la familio Girvan havis infanojn. Kune kun ŝtonminejaj laboristoj, kiuj pasigis parton de la jaro sur la Roko, estis sufiĉe da homoj sur Ailsa Craig por okazigi ĉiusabatajn dancvesperojn, en kiuj partoprenis ĝis 30 personoj.

La industrio de la insulo baziĝis sur elfosado de ŝtono por ellaboro de curling stones, tiuj ludŝtonoj por la skota vintra sporto curling [korlin]) (gaele: curladh), ludata sur glacio. La familio Girvan ricevis de la proprietulo licencon por eltiri graniton en ŝtonminejo. Tiun graniton oni poste transportis al la ĉeftero. Por transporti la ŝtonojn al la insula ĝeto, la minejo havis fervojeton, kiu konsistis el reloj kaj vagonoj, tirataj de simpatia eta azeno, kiun tre amis la insulanoj kaj vizitantaj infanoj. La transportadon de ŝtonoj kaj turistoj faris ŝipo, kies estro estis kapitano William Girvan, parenco de mia patrino Janet Girvan kaj de la insulanoj.

Historio

Antikva manuskripto mencias la Rokon “kiel la plej sudan el la Hebridaj insuloj”, sed tiu priskribo hodiaŭ ne estas uzata. La loknomoj sur Ailsa Craig havas gaelan originon. Tio evidente atestas, ke gaeloj iam okupis ĝin. En la 16a jarcento troviĝis ne nur la turo (konata kiel “la kastelo”), sed ankaŭ malgranda kapelo, kio montras, ke ĝi iam estis loĝata de monaĥoj.

Oni rakontas, ke en la sama jarcento iu katoliko Barclay sensukcese provis akiri la proprieton de Ailsa Craig kaj proponi ĝin kiel lokon por celebri la tiutempe malpermesatan romkatolikan meson, kaj ankaŭ por servi kiel rifuĝejo por skotaj katolikoj kaj hispanaj maristoj. Li proklamis ĝin ŝajne hispana (do katolika) teritorio. La skotaj katolikoj esperis, ke la Roko povus iĝi bazo por rekonverti Skotlandon al la katolika religio. Post Reformacio Skotlando ja estis oficiale protestanta ŝtato.

Legendo rakontas, ke multe pli frue en la historio, la reĝo de Irlando Brian Ború (ĉ. 941-1014) asertis, ke la insulo estas parto de lia regno. Eble pro tio, aŭ pli verŝajne pro la proksimeco de la insulo al Irlando, la populara kromnomo de Ailsa Craig estas Paddy’s Milestone, “la mejloŝtono de Patriko”.

Aktuala stato

Nun neniu loĝas sur la insulo Ailsa Craig. Dum la dua mondmilito la viroj devis fari militservon, kaj en la jaroj post la milito oni iompostiome por ĉiam forlasis la Rokon. Eĉ la domo de la lumtura familio iĝis neloĝata pro la aŭtomatigo de ĉiuj lumturoj en Skotlando. Nun la domoj estas en preskaŭ ruina stato. Nur la kriegoj de la marbirdoj aŭdiĝas.

Ekzistas kompakta disko, sur kiu estas intervjuoj kun maljunaj anoj de la familio Girvan, kiuj antaŭe hejmis sur Ailsa Craig. Nun ili loĝas en la urbo. Ili ĉiuj esprimis sian nostalgion pri la feliĉaj jaroj sur la insulo. Bildo sur la kovrilo de la kompakta disko montras ridetantajn vizaĝojn de plenkreskuloj kaj infanoj, kies antaŭa hejmo estis la Roko.

Dum la konversacioj la eksaj insulanoj priskribis Ailsa Craig kiel magian lokon, en kiu ili pasigis la plej feliĉajn jarojn de sia vivo. Unu el ili havis okazon reviziti la rokon. Li rakontis, ke liaj okuloj larmis, kiam li vidis sian familian domon en kaduka stato, kaj la ĝardenon de Margaret Girvan superkreskas trudherboj.

Sic transit ...*

Garbhan MacAoidh

Irlando

[FORIGITA!: bildo]

Mapo de graflando Ayrshire kaj insulo Ailsa Craig.

[FORIGITA!: bildo]

Kovrilo de la kompakta disko “Vivante sur la Roko”.

* 1. Sic transit ...: Tiel forpasas ... (La tuta latina aforismo tekstas: Sic transit gloria mundi, tiel forpasas la gloro de la mondo.)