Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

IRANO

Mortis matematika geniulo

La 14an de julio 2017 en sia 40a vivojaro la irana-usona geniulino pri matematiko Marjam Mirzaĥani mortis pro kancero ĉe la mamoj kaj la ostoj.

Ekde septembro 2008 ŝi instruis matematikon en la universitato Stanford, en Usono. En 2014 ŝi fariĝis la unua virino honorigita per la medalo Fields en la fako matematiko pro “elstaraj kontribuaĵoj al la dinamiko kaj geometrio de Riemann-surfacoj kaj iliaj modulaj spacoj”.

Kun aŭ sen hiĝabo?

Mirzaĥani estis respektata, ŝatata, eĉ amata sciencistino, sed ankaŭ senhiĝabulino! La signifon de tiu termino oni trovas nek en matematiko nek en oficialaj difinoj.

Kion faru la enlandaj amaskomunikiloj? Ĉu per Photoshop aperigi kaptukon sur ŝian kapon? Ĉu uzi antaŭajn fotojn? Iuj faris tion, aliaj tion ĉi, aliaj ambaŭ aferojn! Finfine la gazeto Hamŝahri (samurbano), organo de la tehrana municipo, rompis la tabuon kaj presis senhiĝaban foton de ŝi.

Ĉu iranigi la filinon?

Post ŝia morto multaj famuloj kondolencis kaj multaj aktivuloj bedaŭris, ke Irano forpelas siajn geniulojn. Iuj proponis, ke la municipo donu al strato ŝian nomon. Tamen la plej brua kampanjo petis la prezidanton donaci iranan civitanecon al Anahita, filino de Marjam kaj de ŝia ĉeĥa edzo. Marjam jam petis tion, sed la iranaj instancoj malkonsentis. Tiun malfacilaĵon alfrontas miloj da infanoj naskitaj de irana patrino kaj ne-irana patro.

Said Baluĉi

korespondanto de Monato en Irano

[FORIGITA!: bildo]

La irana-usona geniulino pri matematiko Marjam Mirzaĥani, jen sen hiĝabo.