Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SOCIO

50-jariĝis la blindulgvidaj kaheloj

Tiaj kaheloj aŭ platoj kun reliefaj punktoj kaj strioj troviĝas sur trotuaroj aŭ en fervojaj stacidomoj, municipaj oficejoj kaj aliaj publikaj lokoj. Ili helpas al vidhandikapuloj, indikante la vojon kaj atentigante pri danĝero.

La unua “brajla bloko”

La blindulgvidaj kaheloj estis elpensitaj en 1965 de Miyake Seiichi. Li celis helpi per tio sian blindan amikon Iwahashi Hideyuki, la tiaman estron de la azilo por blinduloj Japana Lumturo. La origina formo estis kvadrata kaj la koloro flava, kaj Miyake nomis la helpilon “brajla bloko”. Kvankam sur la kaheloj ne estis — nek estas — brajlaj literoj, la nomo plaĉis al multaj japanoj.

Antaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967, la unuan kahelon oni metis ĉe vojkruciĝo antaŭ blindula lernejo en la gubernio Okayama, en okcidenta Japanio. Pro la diligenta kaj daŭra agado de Miyake, iom post iom la lokaj registaro kaj polico akceptis la kahelojn.

Graveco

Ne ĉiuj homoj plene konscias la gravecon de tiuj helpiloj: Iuj forlasas biciklojn aŭ metas reklamŝildojn sur la trotuarajn kahelojn antaŭ butikoj kaj restoracioj. Krome iuj konstruistoj ne ĉiam instalas ilin laŭ la reguloj difinitaj en la Japanaj Industriaj Normoj (angle: JIS), kaj tiam blinduloj povas mistrafi la ĝustan direkton kaj iri en danĝeron.

Uzantoj de rulseĝoj plendas pri tio, ke la malgrandaj duonglobetoj sur la kaheloj ĝenas. Aliaj homoj opinias, ke la flava koloro malbeligas la pejzaĝon aŭ ne taŭgas por tradiciaj lokoj kiel ŝintoismaj sanktejoj kaj budhismaj temploj; sed la kaheloj certe helpas blindulojn.

Diverseco

Ekster Japanio ĥaose abundas kaheloj diversaj laŭ grandeco, alteco, nombro kaj koloro de punktoj kaj strioj, kiuj ofte rompas la normojn de Internacia Organizaĵo por Normigo (ISO). Sur fervojaj kajoj en Japanio, ekzemple, la avertaj kaheloj estas metitaj iom for de la rando, sed en Usono ili troviĝas preskaŭ ĉe la rando mem. La diverseco certe malhelpas blindulojn vojaĝantajn tra la mondo.

Lampoj en mallumo

En kelkaj eŭropaj landoj kaj en Usono tiaj kaheloj estas verŝajne ne multaj. Ĉu la blinduloj en tiuj landoj suferas pro manko de libera moviĝo? Certe ne, ĉar ekzistas aliaj helpiloj. La kaheloj estas kvazaŭ lampoj en la mallumo, kaj ili povas kunekzisti kun aliaj rimedoj, kiuj ankoraŭ mankas en Japanio.

Hoŝino Toŝijasu

korespondanto de Monato en Japanio

[FORIGITA!: bildo]

La gravaj blindulhelpiloj estas blokataj de “senkonsciaj” bicikloj. Foto: TOSIYASU HOSINO

[FORIGITA!: bildo]

Kaheloj troveblas nuntempe diversloke, kaj multaj blinduloj piediras sur ili kun blanka bastono. Foto: TOSIYASU HOSINO