Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

RUSIO

Rusiaj interesoj en Sirio

Dum sia historio, Rusio (kaj ĝiaj antaŭuloj, Rusa Imperio kaj Sovetio) ĉiam strebis akiri aliron al Mediteranea Maro. Tial ĝi subtenis siajn interesojn en la balkana duoninsulo, malprofitige por Turkio. Dum la lastaj jaroj ĝiaj rilatoj kun multaj balkanaj ŝtatoj malfortiĝis: Montenegro aliĝis al NATO kaj ankaŭ Serbio ŝajnas preferi pli kultivi siajn rilatojn kun la okcidentaj landoj ol kun Rusio. Rusio, tamen, ankoraŭ havas vojon al Mediteraneo, sed ne tra Balkanoj.

Aliro al Mediteraneo

Dum la jaroj de la malvarma milito Sovetio ofte apogis arabajn landojn kaj, pro tiuj bonaj rilatoj, en 1971 subskribis kun la prezidanto de Sirio Hafez al-Asad interkonsenton pri la malfermo de marflota bazo en Tartus, uzata por ripari la ŝipojn de la 5a mediteranea eskadro kaj por liveri al ili brulaĵon, akvon kaj aliajn materialojn. Tiu ĉi bazo ne estis la ununura en Mediteraneo: ekzemple, ĝis 1972 la sovetia floto povis albordiĝi en la haveno de Sidi-Barrani (Egiptio). La bazo de Tartus restis ĉiam aktiva, malgraŭ la kolapso de Sovetio en 1991 kaj la malapero de la tiama mediteranea eskadro.

Pligrandigo de milita ĉeesto

Subtene al la siria registaro, batalanta kontraŭ la t.n. demokratiaj ribelaj fortoj kaj Islama Ŝtato, Rusio pligrandigis sian militan ĉeeston en la mez-orienta lando, sendante aviadilan grupon. Ĝi konsistas el helikopteroj kaj gvataj, ĉasaj, bombaj, sturmaj kaj transportaj aviadiloj.

Malboniĝo de rilatoj kun Turkio

La rusa subteno al la siria registaro kaj la apogo de siriaj kurdoj incitis la turkan prezidanton Erdogan: la malboniĝo de la rilatoj kondukis al paffaligo de rusa milita aviadilo la 24an de novembro 2015. Vladimir Putin reagis, firmigante sankciojn kontraŭ la turka ekonomio, frapante la turkan turismon kaj eksportadon de varoj en Rusion. Samtempe, la rusaj milituloj instalis en Sirio misilsistemon S-400, gajnante regadon de la siria aerspaco kaj de parto de la turka.

Rusio montras muskolojn

La interveno en la siria milito ne baziĝas nur sur la intereso, ke prezidanto Baŝar al-Asad daŭre okupu sian postenon. Rusio montras siajn muskolojn al Usono, kiu lanĉis sur celon en Afganio sian plej potencan ne-atoman bombon (la t.n. “patrinon de ĉiuj bomboj”): Rusio respondis septembre, uzante eĉ pli potencan “patron de ĉiuj bomboj”. Krome, Turkio, kiu kredis sin protektata kaj subtenata ĉe la faligo de la rusa militaviadilo, sed ekonomie estis frapita de la rusaj sankcioj kaj lasita sola de la okcidentaj partneroj, iom post iom proksimiĝis al Moskvo.

Modernigo

Laste sed ne balaste, la milito en Sirio estas tre efika rimedo por modernigo (kaj “la plej bona reklamo”, por uzi la vortojn de fakulo Dmitrij Litovkin) de la rusaj militfabrikoj: Turkio ĵus subskribis kontrakton por ricevi misilsistemojn S-400 kontraŭ pli ol 2 miliardoj da dolaroj. Moskvo ridas ne nur kalkulante la monon: Vaŝingtono kaj la stabo de NATO ja ne feliĉos pri tio.

Massimo Ripani

korespondanto de Monato en Rusio

[FORIGITA!: bildo]

Putin kaj Asad kontentas pri la instalado en Sirio de la misilsistemo S-400. Foto: KREMLIN.RU

[FORIGITA!: bildo]

Putin kaj Erdogan: Turkio, kiu kredis sin protektata kaj subtenata, sed ekonomie frapita kaj lasita sola de la okcidentaj partneroj, iom post iom proksimiĝas al Moskvo. Foto: KREMLIN.RU