Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Obama (4)

Mi estas usona civitano, kiu admiris prezidanton Barack Obama. Mi balotis por li dufoje. Li estas matura kaj inteligenta kun bela familio kaj elstaris kiel prezidanto. Do kun iom da amaro kaj kolero mi legis la artikolon de Aleksandro Gofen (Monato 2017/8-9, p. 12). Diri, ke Obama estis kontraŭleĝa prezidanto malŝparas nian tempon, ĉar li jam estis prezidanto dum ok jaroj.

Daniel Mason

Usono