Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Spirita vivo

ARKITEKTURO

Slovaka Rio-de-Ĵanejro

Slovakio havas novan pilgriman kaj spiritan centron en la pitoreska montvilaĝeto Klin. Tie troviĝas la plej granda statuo de Kristo la Savinto en Slovakio kaj samtempe en meza Eŭropo. La statuon konstruigis la slovaka entreprenisto Jozef Sroka kaj verkis la loka skulptisto Peter Ganobjak. Ĝi estas 10 metrojn alta kaj 7 metrojn larĝa (komparu: la statuo de Kristo la Savinto en la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro estas 30 metrojn alta). La granda statuo estas sendube la plej grava arta esprimo de moderna sakrala arkitekturo en Slovakio.

Apud la statuo de Kristo la Savinto troviĝas la statuo de Sankta Johano Paŭlo la 2a, kiu estis la unua slava papo en la historio de la katolika eklezio. Atenton meritas ankaŭ la statueto de Zdenka Schelingová, slovaka monaĥino, kiun papo Johano Paŭlo la 2a beatigis, kaj la malgranda Kapelo de Dia Indulgado.

La vilaĝeto Klin (ĉirkaŭ 250 km norde de la ĉefurbo Bratislavo) estis fondita surbaze de valaĥa leĝaro antaŭ la jaro 1567.

Julius Hauser

Slovakio

[FORIGITA!: bildo]

La statuo de Kristo la Savinto en la slovaka vilaĝeto Klin. Ĝi estas 10 metrojn alta kaj 7 metrojn larĝa. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

Panorama vido: la statuo de Kristo la Savinto kun Kapelo de Dia Indulgado. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

La statueto de Zdenka Schelingová, slovaka monaĥino, kiun papo Johano Paŭlo la 2a beatigis. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

La statuo de Sankta Johano Paŭlo la 2a. Foto: SONA HAUSEROVA

[FORIGITA!: bildo]

La Kapelo de Dia Indulgado. Foto: SONA HAUSEROVA