Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La belga ĉefministro Charles Michel estis la unua (ĉu la sola?) ŝtatestro, kiu akre kondamnis la teroron de la hispana polico en Barcelono. La hispana ĉefministro Rajoy reagis furioze, kaj pere de la hispana ambasadoro sciigis al Michel, ke “Hispanio estas konsternita pri la atakoj de la belga registaro” kaj ke ĝi nuligos sian subtenon al sinjorino Catherine De Bolle, la belga kandidato por la estraro de Europol. Kia infanĝardeno! Almenaŭ Michel reagis kiel plenkreskulo kaj diris, ke li restas ĉe sia starpunkto, kiun cetere apogas la tuta registaro belga.
Paŭl Peeraerts
Flandrio/Belgio