Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
De multaj jarcentoj oni trovas bieron ne nur en diversaj sociaj festoj, unuaklasaj hoteloj kaj restoracioj, sed ankaŭ en duarangaj gastejoj, trinkejoj ktp. Krome, estas konataj specialaj bierfestoj, kiel la tiel nomata Oktobrofesto en Munkeno, Germanio.
En oktobro pasintjara membroj de la bierklubo Porter klub aranĝis la 50an internacian renkontiĝon de kolektantoj de biersuveniroj (etikedoj, subumoj, glasoj, botelĉapetoj kaj bareletoj).
Pli ol 300 homoj el 20 eŭropaj landoj renkontiĝis en la historia kaj samtempe moderna urbo Martin (ĉ. 240 km nord-oriente de Bratislavo). Okazis ekspozicio, borso kaj prelegoj pri bieraj temoj.
La 59-jaraĝa slovako Štefan Beregsázi [ŝtefan beregsazi] havas la plej grandan slovakan kolekton de bieretikedoj (pli ol 255 000). En lia kolekto estas multaj diversaj etikedoj el la tuta mondo, kaj nur el Germanio li havas pli ol 90 000.
Partoprenis ankaŭ la plej maljuna slovaka kolektanto Ondrej Orlovský [orlovski] (80-jaraĝa), kiu kolektas bieretikedojn nur el Nov-Zelando kaj afrikaj landoj.
Julius Hauser
korespondanto de Monato en Slovakio
[FORIGITA!: bildo]
La 80-jarulo Ondrej Orlovský kolektas bieretikedojn nur el Nov-Zelando kaj afrikaj landoj. Foto: SONA HAUSEROVA
[FORIGITA!: bildo]
La plej grandan slovakan kolekton de bieretikedoj havas la 59-jarulo Štefan Beregsázi. Foto: SONA HAUSEROVA